Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 24)

(GMT+08:00) 2015-03-24 17:45:52     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Internacia Mona Fondaĵo volas kunlabori kun Ĉinio pri speciala retrata rajto; Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn partopreni en preparado kaj funkciigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Christine Lagarde, prezidanto de Internacia Mona Fondaĵo.

Li Keqiang montris, ke ĉi-jare Internacia Mona Fondaĵo ekzamenos specialan retratan rajton, kaj Ĉinio esperas aktive partopreni en stabiligo de la internacia financo kaj akceli pluan malfermon de la ĉina kapitala merkato kaj la financo.

Lagarde pozitive taksis la gravan rolon de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio en la tutmonda ekonomio. Ŝi montris, ke sukceso de la financa reformado de Ĉinio donos ekzemplon al aliaj landoj kaj utilos por stabiligi la internacian financon. Ŝi diris ankaŭ, ke Internacia Mona Fondaĵo alte atentas siajn rilatojn kun Ĉinio kaj volas teni kontaktojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio pri ekzamenado de speciala retrata rajto.

Lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun fremdlandaj reprezentantoj partoprenintaj en la jarkunveno de Ĉina Disvolva Forumo 2015.

Prezidanto de la kompanio Du Pont, Ellen J. Kullman, Nobel-premiito Joseph E. Stiglitz, ekonomia ĉefkomentisto de la ĵurnalo "Financial Times" Martin Wolf kaj aliaj reprezentantoj prezentis siajn opiniojn pri diversaj temoj, kiaj profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj, industria altgradigo, evito de financa defio, ekvilibro de provizado kaj postulado, klimata ŝanĝiĝo kaj socia konstruado.

Li Keqiang diris, ke la ĉina ekonomio integriĝas kun la monda ekonomio, kaj nun la ĉina registaro akcelas novan altnivelan pordmalfermon. Li esperis, ke fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio sekvos la ĝeneralan tendencon de la ĉina ekonomio, dividos disvolvajn ŝancojn de Ĉinio, kaj realigos komunan disvolvon.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn partopreni en la preparado kaj funkciigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko.

En la lasta semajno Usono kvazaŭ ŝanĝis sian starpunkton pri la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj esprimis sian deziron pri kunlaboro kun la banko. Iu raportisto demandis, ĉu Ĉinio volus kunlabori kun Usono, kiu persvadis siajn aliancanojn ne aliĝi al tiu banko.

Hong diris, ke jam multaj landoj deziras aliĝi kiel fondanto-membroj al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj tio montras, ke la banko kun la celo akceli la infrastrukturan konstruon kaj ekonomian disvolvadon de Azio ricevis aprobon de multaj landoj. Li akcentis, "Ni kun malferma kaj inkluziva sinteno bonvenigas ĉiujn landojn partopreni en la preparado kaj funkciigo de la banko."

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris en sia prelego en la Jarkunveno de la Ĉina Disvolva Forumo 2015, ke la ĉina registaro forte antaŭenpuŝas la konstruon de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento; la propono, kiu celas disvolvi la silkvojan spiriton kaj prezentas ideon de kunlaboro bazitan sur granda reala bezono, jam ricevis pozitivan respondon el ĉirkaŭ 60 landoj. Li aldonis, ke Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn, internaciajn organizojn, translandajn kompaniojn, financajn instituciojn kaj neregistarajn organizojn partopreni en la rilataj kunlaboroj.

Germana ĉefministro Angela Merkel lunde diris post interparolo kun vizitanta greka kolego Alexis Tsipras, ke Grekio devas daŭrigi la strukturan reformadon.

Post la interparolo la du ĉefministroj kune ĉeestis gazetaran konferencon. Merkel diris, ke estas Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mona Fondaĵo, kiuj diskutas kun Grekio pri la ŝulda problemo, tial la reformaj rimedoj de Grekio devas esti deciditaj de tiuj tri, sed ne nur de Germanio. Merkel indikis, ke Grekio devas observi promeson, kaj la ekonomiaj donitaĵoj devas esti laŭ normoj de la eŭra zono, cetere estas necesaj ankaŭ stabila financa buĝeto kaj bone funkciigataj registaraj organoj.

Rilate la ŝuldan krizon de Grekio, Tsipras asertis, ke la plano de reformado, ellaborita sub la dominado de la "trojko" estas fiaska. Li samtempe konfesis, ke ankaŭ la interna faktoro de Grekio estas kialo de la ŝulda krizo. Li promesis, ke Grekio faros grandskalan strukturan reformadon.

Denis McDonough, direktoro de Oficejo de la usona Blanka Domo, lunde reasertis, ke malgraŭ malfacilaĵoj, Usono ne ĉesigos siajn klopodojn por realigo de la du-ŝtata solvo kaj la longtempa paco inter Palestino kaj Israelo. Li akcentis, ke persisto en la du-ŝtata solvo estas la "fundamenta principo" en usonaj eksterlandaj politikoj.

Li diris: "Ni daŭre opinias, ke realigo de ampleksa paco inter Israelo kaj Palestino estas la plej bona vojo por konservi la longtempan sekurecon de Israelo." Li akcentis, ke Usono oponas kontraŭ israela konstruado de setlejoj sur la okupata palestina teritorio, ĉar setleja konstruado "detruas pacon".

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto