Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 25)

(GMT+08:00) 2015-03-25 17:13:04     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke kraŝis germana aviadilo kun 144 pasaĝeroj; Ĉinio invitas ĉiujn koncernajn landojn ĉeesti celebradon de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde, pasaĝeraviadilo Airbus A320 por la flugo de la hispana urbo Barcelono al la germana urbo Duseldorfo kraŝis en Alpes-de-Haute-Provence en suda Francio. Entute 150 homoj en la aviadilo eble viktimiĝis. Nun la kialo restas nekonata, tamen la nigra skatolo jam estis trovita.

Oficisto de la franca Ministerio de Internaj Aferoj konigis, ke pecoj de la aviadilo jam estis trovitaj, sed pro malproksimeco la serĉado estos "sufiĉe longa" kaj "multe malfacila".

Bernadette Meehan, proparolanto de la Nacia Sekureca Konsilio de la Blanka Domo, diris, ke Usono tenas kontakton kun Francio, Germanio kaj Hispanio kaj donas rilatan helpon. Meehan diris ankaŭ, ke "estas nenia signo, kiu povas pruvi ligitecon inter la kraŝo kaj terorismo".

Germana prezidento Joachim Gauck tiutage ĉesigis sian viziton en Sud-Ameriko kaj revenis al la patrujo. Steffen Seibert, proparolanto de la germana registaro, konigis, ke ĉefministro Angela Merkel telefone interparolis kun franca prezidento Francois Hollande kaj hispana ĉefministro Mariano Rajoy pri la kraŝo.

Hispana reĝo Felipe VI ĉesigis sian viziton en Francio pro la kraŝo. Samtempe la hispana registaro establis specialan teamon por trakti la kraŝon kaj fari komunan enketon kun Francio kaj Germanio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede diris, ke informiĝinte pri la kraŝo de la germana aviadilo, la ĉina registaro funebras la mortintojn kaj esprimas sinceran kondolencon al iliaj familianoj.

La ĉina registaro septembre okazigos celebradon de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio jam sendis inviton al gvidantoj de ĉiuj koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj.

Iu raportisto demandis, ĉu la ĉina registaro jam invitis japanan ĉefministron Shinzo Abe ĉeesti la septembran celebradon de la 70a datreveno. Hua diris, ke Ĉinio jam kelkfoje publikigis informojn pri okazigo de la celebrado kaj sendis inviton al gvidantoj de ĉiuj koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj.

Marde ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone interparolis kun sia irana kolego Javad Zarif laŭ interkonsento. Ili interŝanĝis opiniojn pri la irana nuklea problemo.

Zarif informis pri la nuna situacio de la intertraktado pri la irana nuklea problemo, jesis la pozitivan rolon de Ĉinio en la intertraktado, kaj volis sin dediĉi por akceli la intertraktadon kun Ĉinio kaj aliaj partioj.

Wang Yi opiniis, ke la intertraktado estas en la lasta periodo de maratono, kaj subskribo de interkonsento konformas al la komunaj kaj longperiodaj interesoj de Irano kaj aliaj koncernaj partioj.

Ili profunde interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la dulandaj rilatoj.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, marde diris, ke la intertraktado pri la irana nuklea problemo jam proksimiĝis al la krita punkto, kaj Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj iros plu vizaĝ-al-vizaĝe por frue atingi senpartian, ekvilibran kaj reciprokprofitan plenampleksan interkonsenton.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis kunvenon por ekzameni raporton de la komitato pri sankcioj kontraŭ Irano. Wang Min diris en la kunveno, ke la sesopo kaj Irano memoras la limdaton de la intertraktado kaj faros kompaktajn interparolojn en la proksima estonteco. Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj kaptos la nunan periodon de grava fenestro, utiligos pozitivajn faktorojn kaj frue faros politikan decidon por atingi senpartian, ekvilibran kaj reciprokprofitan plenampleksan interkonsenton kiel eble plej frue.

La Sekureca Konsilio de UN marde faris deklaron de prezidanto, esprimante sian desapontiĝon pro tio, ke la du flankoj de la konflikto en Sud-Sudano ne povis subskribi pacan interkonsenton en difinita tempo.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio de UN desapontiĝis pro tio, ke sud-sudana prezidento Salva Kiir kaj eksa vicprzidento Riek Machar ne povis atingi pacan interkonsenton en la limdato, la 5a de marto. La Sekureca Konsilio forte kondamnas malobservon de la interkonsento pri batalhalto fare de la du flankoj.

La deklaro diris ankaŭ, ke la Sekureca Konsilio reasertis, ke ĝi aplikos sankciojn respondajn al la situacio por urĝi la sud-sudanan registaron kaj la opozicion organizi registaron de nacia unuiĝo, realigi batalhalton, ĉesigi perforton kaj certigi glatecon de la humana agado.

En la 3a de tiu ĉi monato la Sekureca Konsilio adoptis la rezolucion apliki sankciojn kontraŭ tiuj, kiuj subfosas la pacan kaj politikan procezon de Sud-Sudano, per malpermeso de vojaĝo kaj frostigo de aktivoj. Laŭ la situacio ĝi esploros pri la ebleco de armila embargo kaj aliaj sankcioj.

La 24a de marto estis la 500-a tago retrokalkule al la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj 2016. En tiu tago la organiza komitato de la olimpikoj publikigis la horaron de ĉiuj konkursoj, ekskluzive de futbalo, por faciligi la aĉetadon de biletoj.

La Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kiel la unuaj en Sud-Ameriko inaŭguriĝos en la stadiono Maracana en la 5a de aŭgusto 2016. Nuntempe la konstruo de konkursejoj, vendo de biletoj kaj planado pri la torĉa stafetkurado iras en ordo. En julio de la kuranta jaro komenciĝos 44 testaj konkursoj, kaj tiam la preparado por la olimpikoj eniros en la periodon de efektivigo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto