Vizitu Forumon

Legendo pri la monto Wutai

(GMT+08:00) 2015-03-25 09:13:22     Redaktoro:Pluveta

En Ĉinio ekzistas kvar famaj budaismaj montoj, kiuj respektive estas la monto Wutai, la monto E'mei, la monto Putuo kaj la monto Jiuhua. Laǔ legendo, tiuj montoj estis sinhardejoj respektive de la budaismaj kvar grandaj bodisatvoj Manjuŝri, Samantabhadra, Avalokiteŝvara kaj Ksitigarbha, pro tio tiuj montoj havas longan historion de la religia kulturo, samtempe ili estas ankaŭ famaj vizitindejoj de pitoreskaj naturaj pejzaĝoj.

La monto Wutai situas en la provinco Shaanxi de la centra parto de Ĉinio, kaj konsistas el kvin pintoj sin ligantaj ronde. La zenitoj de la kvin pintoj estas ebenaj kaj vastaj, simile al masonitaj terasoj, pro tio ili estas nomataj respektive orienta teraso, okcidenta teraso, suda teraso, norda teraso kaj centra teraso, sume kvin terasoj. Tio ja estas deveno de la nomo de tiu ĉi monto. En la ĉina lingvo, Wutai signifas: kvin terasoj. La monto Wutai estas la plej alta punkto super la marnivelo en la provinco Hebei, norda Ĉinio.

Legendo diras, ke la monto Wutai origine nomiĝis la monto Wufeng kun la malbona klimato: Vintre, tuj je ekverŝiĝo, akvo glaciiĝis, printempe, furiozis la sablovento, kaj somere, varmeco estis neeltenebla, pro tio la kampuloj tute ne povis fari kultivadon sur kampoj. Foje la bodisatvo Manjuŝri hazarde venis ĉi tien dum sia predikado. Vidinte la suferadn de lokanoj, li decidis transformi tiean klimaton.

La bodisatvo Manjuŝri sciis, ke ĉe la Draka Reĝo de la Orienta Maro troviĝas magia ŝtono nomata "Drako-paǔza Roko", kiu kapablas fari la sekecan klimaton humida. Li do sin aliformis kiel kvestantan bonzon kaj iris al la Draka Reĝo por prutepreni la Drako-paǔzan Rokon.

La bodisatvo Manjuŝri venis al la Orienta Maro, kaj rimarkis, ke ekster la draka palaco vere ekzistas giganta roko. Antaǔ ol proksimiĝi al la roko, la bodisatvo jam sentis, ke malvarmeta aero ŝvebas al li.

Intervidiĝante kun la Draka Reĝo, la bodisatvo Manjuŝri esprimis la celon de sia vizito. Kun tre bedaǔra mieno la Draka Reĝo diris:

"Ion ajn alian vi bonvole prenu krom tiu ĉi ŝtono, ĉar ĝin oni elfosis el la profunda marfundo uzante centojn da jaroj, des pli, pro la eksterordinara malvarmeco ĝi nun ĉiutage servas kiel paǔzejo al la drakidoj, kiuj sentas sin neelteneble varmege post la multe ŝvitiga laboro. Se vi ĝin forprenos, la drakidoj jam ne havos lokon por sin refreŝigi." La bodisatvo Manjuŝri ripetade diris, ke estante bonzo de la monto Wufeng, li speciale petas helpon de la Draka Reĝo por feliĉo de la homa mondo.

La Draka Reĝo fakte ne volis pruntedoni la magian ŝtonon al iu ajn alia, sed estis nedece por li rekte rifuzi la peton de la bodisatvo Manjuŝri. Konjektante, ke la maljuna bonzo sola tute ne kapablas transporti tiun ŝtonon, la Draka Reĝo fine esprimis konsenton dirante:

"La magia ŝtono estas pezega, kaj neniu ĉi tie povas vin helpi. Se vi mem kapablas movi ĝin, do forprenu!"Esprimante dankemon al la Draka Reĝo, la bodisatvo Manjuŝri aliris al la magia ŝtono, kaj murmuris kelkajn sorĉajn vortojn. Mirige estis, ke la giganta roko tuj fariĝis eta bulo. La bodisatvo ŝovis la buleton en sian manikon kaj foriris facilmove. La maljuna Draka Reĝo gapis malantaǔ la bodisatvo, sed por li estis tro malfrue por bedaǔri.

Kiam la bodisatvo revenis al la monto Wufeng, estis varmega vetero kun la arda sunumado. Kaǔze de longa sekegeco sen pluvo, la tero fendiĝis kaj la homoj multe suferis de la sekegeca katastrofo. La bodisatvo Manjuŝri metis la magian ŝtonon en iu valon inter montoj. Jen, tuj aperis miraklo! La monto Wufeng je palpebrumo fariĝis natura paŝtejo senkompare malvarmeta, pro tio la valo estis titolita Malvarmeta Valo, kie oni konstruis templon nomatan Malvarmeta Templo, rezulte ankaǔ la monto Wufeng estis retitolita kiel la Malvarmeta Monto. Ĝis nun la monto Wutai portas ankaǔ la nomon: Malvarmeta Monto.

La monto Wutai estas unu el la ŝtatnivelaj pitoreskejoj de Ĉinio, tie ekzistas ne nur multaj kulturaj vidindaĵoj kun budaismo kiel la fono, sed ankaǔ eksterordinare belaj naturaj pejzaĝoj. En la tuta pitoreskejo nun restas 42 temploj, inter ili la templo Nanchan kaj la templo Foguang estis konstruitaj en la dinastio Tang, havas historion de 1 200 jaroj, kaj estas la plej frua lignastruktura konstruaĵo en nia lando. Tio ne nur spegulis la historian evoluadon de la antikvaj religioj kaj la religía arto de Ĉinio, sed ankaǔ koncentre elmontras atingon de la antikva arkitekturo.

En la ŝtatnivela pitoreskejo de la monto Wutai, ĉie videblas kuriozaj pintoj kaj groteskaj rokoj, susurantaj rojoj kaj ankaǔ la bona flaǔro. Ĉar la montan zeniton konstante kovras neĝo, tial eĉ en la varmega somero la vetero estas agrable malvarmeta, pro tio la monto estas bonega somerumejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto