Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 26)

(GMT+08:00) 2015-03-26 19:43:21     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj kondolencas Germanion kaj Hispanion pro aviadila kraŝo; Aŭstrio pozitive taksas aliĝon al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencajn mesaĝojn respektive al germana prezidento Joachim Gauck kaj hispana reĝo Felipe VI pro la aviadila kraŝo, kiu rezultigis morton de granda nombro da homoj, inkluzive de germanaj kaj hispanaj pasaĝeroj. En la mesaĝo Xi Jinping profunde funebris la mortintojn kaj esprimis kondolencojn al iliaj familianoj en la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon respektive al siaj germana kaj hispana paraleluloj Angela Merkel kaj Mariano Rajoy.

Merkrede franca prezidento Francois Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel kaj hispana ĉefministro Mariano Rajoy atingis kraŝejon de Airbus A320 en Alpes-de-Haute-provence en suda Francio, kaj aŭskultis rilatan raporton.

Ankaŭ familianoj de partaj viktimoj renkontiĝos kun la tri gvidantoj tie. En la komuna gazetara konferenco, franca prezidento Hollande diris, ke Francio laŭeble klopodos trovi ĉiujn kadavrojn kaj transdoni ilin al la familianoj post identigo. La germana ĉefministro Merkel esperis konstati la kialon de la kraŝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia srilanka paralelulo Maithreepala Sirisena ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino. La du ŝtatestroj pozitive taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj Srilanko kaj promesis bonteni kaj disvolvi la amikecon inter la du landoj, akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj, profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn kaj kontribui por paco kaj disvolvado de la mondo.

Xi Jinping bonvenigis Sirisena viziti Ĉinion kaj ĉeesti la Jarkunvenon de Boao-Forumo por Azio. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Srilanko estas tradiciaj amikaj najbaroj; Ĉinio ĉiam metas Srilankon sur gravan lokon de najbara diplomatio kaj volas kune klopodi por profundigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj kaj altigi la strategian partnerecon de reciproka helpo kaj ĉiama amikeco al nova nivelo. Li diris, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, infrastruktura konstruo kaj aliaj tradiciaj kampoj kaj disvolvi kunlaboron ĉefe en la kampoj de sano, agrikulturo, teknologio, turismo kaj trejnado de homaj resursoj.

Sirisena diris, ke la srilanka registaro aplikos pli fortajn rimedojn por disvolvi plu la kunlaboron kun Ĉinio kaj amikecon inter la du popoloj kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, edukado, scienca esploro kaj defendo. Li aldonis, ke la silka vojo estas komuna historia heredaĵo de Srilanko kaj Ĉinio, kaj la srilanka registaro volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la konstruo de la mara silkvojo de la 21a jarcento.

Merkrede proparolanto de la Financa Ministerio de Aŭstrio montris, ke aliĝo de Aŭstrio al la Azia Infrastruktura Invest-Banko fortigos kunlaboron politikan kaj ekonomian inter Ĉinio kaj Aŭstrio kaj alportos al Aŭstrio pli multajn komercajn ŝancojn.

Post Britio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Svisio, Aŭstrio estas la sepa eŭropa lando, kiu petis aliĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Aŭstra Novaĵ-Agentejo raportis, ke la subskripciota kapitalo de Aŭstrio al la Azia Infrastruktura Invest-Banko eble kalkuliĝos al 30 ĝis 50 milionoj da eŭroj, kaj la aliĝo profitigos aŭstrajn entreprenojn en Azio.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, merkrede diris, ke protekti infanojn kaj aliajn vundeblajn grupojn kontraŭ armitaj konfliktoj estas komuna respondeco de la internacia komunumo, kaj la ŝlosilo estas solvi konfliktojn kaj realigi disvolvadon. Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan debaton pri infanoj en konfliktoj. Liu diris, ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon doni pli grandan gravecon al la protekto de infanoj en konfliktoj kaj alpreni pluajn kontraŭrimedojn. Li diris, ke la ŝlosilo de la protekto de infanoj estas malebligi kaj solvi konfliktojn, ĉar nur se oni efektive malebligas la malboniĝon de situacio, la infanoj povas komplete eviti damaĝon de konfliktoj.

Liu emfazis, ke registaroj de koncernataj landoj havas la devon protekti la infanojn en konfliktoj, kaj la internacia komunumo devas komplete malhelpi damaĝon de iu ajn partio de konflikto al infanoj.

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio merkrede promesis akceli efektivigon de la strategio "Farita en Ĉinio 2025", kio altgradigos la manufakturan sektoron.

Tiutage ĉefministro Li Keqiang prezidis administracian kunvenon de la Ŝtata Konsilio. La kunveno montris, ke Ĉinio estas en la periodo akceli industriigon, kaj la manufaktura sektoro estas la grava kolono kaj bazo de la nacia ekonomio. La lando devas plenforte disvolvi la novan generacion de informadika teknologio konforme al la tendenco de "interreto plus" kaj la ekipaĵan manukaturadon.

Afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai merkrede diris, ke Islama Ŝtato kaj aliaj ekstremismaj grupoj konsistigas "seriozan kaj realan" minacon al mezaziaj kaj okcidentaziaj landoj.

Farante parolon en la usona Kongreso, Ghani diris, ke Islama Ŝtato komencis sendi militantojn al la okcidenta parto kaj la suda parto de Afganio, kaj intencis serĉi kaj utiligi afganajn malfortaĵojn rilate sekurecon. Nun Afganio kaj aliaj landoj en la regiono plenforte klopodas por bremsi la minacon.

Palestino merkrede subskribis kun Eŭropa Unio interkonsenton kun la valoro de 3,5 milionoj da eŭroj pri komuna disvolvado de Cisjordanio.

Ĉefministro de la palestina koalicia registaro Rami Hamdallah kaj oficisto de EU pri kunlaboro inter EU kaj aliaj landoj Michael Collier subskribis la interkonsenton en la urbo Ramallah de Cisjordanio.

Komunikaĵo poste publikigita de la palestina ĉefministrejo diris, ke Palestino tre zorgas pri la loĝantoj en la distrikto C de Cisjordanio kaj esperas plibonigi la tiean infrastrukturon.

Laŭ la Osla Interkonsento subskribita de Palestino kaj Israelo en 1993, Cisjordanio estis dividita en A, B kaj C distriktojn. La distrikto A estas sub la regado de Palestino, kaj la distrikto B estas sub la komuna regado de la du flankoj, dum la distrikto C, kiu okupas pli ol 60% da areo de Cisjordanio, estas sub la regado de Israelo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto