Vizitu Forumon

Trilandaj gvidantoj renkontiĝis apud kraŝejo de Airbus A320

(GMT+08:00) 2015-03-26 12:55:07     Redaktoro:Lina

Merkrede franca prezidento Francois Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel kaj hispana ĉefministro Mariano Rajoy atingis kraŝejon de Airbus A320 en Alpes-de-Haute-provence en suda Francio, kaj aŭskultis rilatan raporton.

Ankaŭ familianoj de partaj viktimoj renkontiĝos kun la tri gvidantoj tie. En la komuna gazetara konferenco, franca prezidento Hollande diris, ke Francio laŭeble klopodos trovi ĉiujn kadavrojn kaj transdoni ilin al la familianoj post identigo. La germana ĉefministro Merkel esperis konstati kialon de la kraŝo.

La aviadilo Airbus A320 por flugo de la hispana urbo Barcelono al la germana urbo Dusseldorf kraŝis en Ales-de-Haute-provinco en suda Francio, kaj mortis entute 150 homoj en la aviadilo. Thomas Winkerlmann, ĉefdirektoro de la aerlinia kompanio Germana Flugilo, merkrede konigis, ke ŝtataneco de la plejparto de la viktimoj estas konfirmita: 72 el Germanio, 35 el Hispanio, 2 el Aŭstralio, 2 el Argentino, 2 el Irano, 2 el Venezuelo, 2 el Usono, 1 el Britio, 1 el Kolombio, 1 el Meksiko, 1 el Japanio, 1 el Danlando, 1 el Belgio kaj 1 el Israelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto