Vizitu Forumon

IŜ konsistigas seriozan kaj realan minacon centra kaj okcidenta Azio

(GMT+08:00) 2015-03-26 13:10:39     Redaktoro:Lina

Afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai merkrede diris, ke Islama Ŝtato kaj aliaj ekstremismaj grupoj konsistigas "seriozan kaj realan" minacon al mezaziaj kaj okcidentaziaj landoj.

Farante parolon en la usona Kongreso, Ghani diris, ke Islama Ŝtato komencis sendi militantojn al la okcidenta parto kaj la suda parto de Afganio, kaj intencis serĉi kaj utiligi afganajn malfortaĵojn rilate sekurecon. Nun Afganio kaj aliaj landoj en la regiono plenforte klopodas por bremsi la minacon.

Li diris ankaŭ, ke terorismaj organizaĵoj, kiuj celas fabriki kaosojn en Mezoriento, serĉas novan bazlokon, kaj Afganio estas en la fronto de la danĝero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto