Vizitu Forumon

Ĉina delegito urĝas elradikigon de konfliktoj por protekto de infanoj

(GMT+08:00) 2015-03-26 15:12:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, merkrede diris, ke protekti infanojn kaj aliajn vundeblajn grupojn kontraŭ armitaj konfliktoj estas komuna respondeco de la internacia komunumo, kaj la ŝlosilo estas solvi konfliktojn kaj realigi disvolvadon.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan debaton pri infanoj en konfliktoj. Liu diris, ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon doni pli grandan gravecon al la protekto de infanoj en konfliktoj kaj alpreni pluajn kontraŭrimedojn. Li diris, ke la ŝlosilo de la protekto de infanoj estas malebligi kaj solvi konfliktojn, ĉar nur se oni efektive malebligas la malboniĝon de situacio, la infanoj povas komplete eviti damaĝon de konfliktoj.

Liu emfazis, ke registaroj de koncernataj landoj havas la devon protekti la infanojn en konfliktoj, kaj la internacia komunumo devas komplete malhelpi damaĝon de iu ajn partio de konflikto al infanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto