Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Marto 27)

(GMT+08:00) 2015-03-27 17:00:21     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo; Germanio laŭeble enketos pri kraŝo de Airbus A320. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun indonezia prezidento Joko Widodo.

Xi Jinping bonvenigis Joko viziti Ĉinion kaj ĉeesti la jarkunvenon de la Boao-Forumo por Azio. Xi opiniis, ke okaze de la 65a datreveno de establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la vizito de Joko certe profundigos diverskampan pragmatan kunlaboron inter Ĉinio kaj Indonezio.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Indonezio havas la saman taskon en realigo de la ŝtata disvolvo kaj plibonigo de la popola vivteno. Li esperis, ke la du landoj kune faros memorigajn aktivaĵojn kaj konservos la mondan pacon okaze de la 70-jara jubileo de venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Joko diris, ke Indonezio kaj Ĉinio estas intimaj amikoj, kaj en la 21a jarcento la du grandaj evoluantaj landoj devas ludi pli grandan rolon en internaciaj aferoj.

Vendrede Xi Jinping renkontiĝis kun kazaĥa ĉefministro Karim Masimov.

Xi Jinping bonvenigis Masimov viziti Ĉinion kaj ĉeesti la jarkunvenon de Boao-Forumo por Azio 2015. Li diris, ke la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Kazaĥio rapide disvolviĝis, kaj la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj atingis senprecedencan alton. Li akcentis, ke la du flankoj devas fortigi politikan komunikadon, akceli strategian interfidon kaj altigi la duflankan kunlaboron al pli alta nivelo por feliĉigi la du popolojn kaj kontribui al regiona stabileco kaj disvolvado.

Masimov diris, ke la plenampleksa strategia partnereco inter Kazaĥio kaj Ĉinio estas tre grava por ambaŭ flankoj. Li montris, ke la silkvoja ekonomia zono proponita de prezidanto Xi kaj la nova ekonomia politiko "brila vojo" proponita de prezidento Nazarbayev havas multajn komunecojn kaj donas novajn oportunojn al la du landoj. Li diris, ke Kazaĥio volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio per la platformoj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, la Fondaĵo Ĉina-Eŭrazia Ekonomia Kunlaboro kaj la Silkvoja Fondaĵo.

Ĵaŭde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun aŭstra prezidento Heinz Fischer, kiu venis al Ĉinio por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2015.

Li Keiqang diris, ke sinjoro prezidento Fischer delonge sin dediĉis al disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio kaj faris gravan kontribuon al la interŝanĝo kaj kunlaboro inter la du landoj. Li akcentis, ke la du landoj havas malsamajn kondiĉojn kaj estas sur malsamaj niveloj de disvolvado, tamen estas neniu konflikto de interesoj inter ili, kaj la du popoloj havas tradician amikecon. La ĉina registaro donas grandan gravecon al la rilatoj kun Aŭstrio kaj volas antaŭenpuŝi disvolvadon de la duflankaj rilatoj surbaze de respekto, egaleco kaj reciproka profito.

Fischer akcentis, ke la rilatoj inter Aŭstrio kaj Ĉinio estas tre gravaj, kaj restas granda potencialo en la duflanka kunlaboro. Li diris, ke Aŭstrio volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de mediprotekto, nova energio, agrikultura tekniko kaj aviado, kaj grandigi la turisman kaj sportan kunlaboron.

Ĵaŭde posttagmeze en ĉina suda urbo Boao, plurlandaj mediataj gvidantoj subskribis "Silkvojan Iniciaton".

Tiutage 21 mediataj gvidantoj el 17 landoj ĉeestis al la rondtabla kunveno de mediataj gvidantoj intertempe de la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio. Ili venis en akordon pri tio, ke kunlaboro kaj disvolvo de mediatoj el malsamaj civilizacioj helpas pliigi interkomprenon kaj interfidon inter diverslandaj popoloj, akceli interŝanĝojn, dialogojn kaj harmonian kunekziston de malsamaj civilizacioj, kaj stimuli disvolvon kaj progreson de la homa civilizacio.

Wang Gengnian, ĝenerala direktoro de Ĉina Radio Internacia, laŭtlegis la "Silkvojan Iniciaton". Li montris, ke por efike trakti defiojn en la nova epoko, mediatoj devas komplete forlasi malnovajn konceptojn, aktive rekomendi koncepton de komuna disvolvo, kaj fari kunlaboron malferman, egalan kaj inkluzivan.

Sud-Koreio vendrede oficiale prezentis al Ĉinio sian peticion, ke ĝi volas aliĝi kiel fondanto-membro al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. La Financa Ministerio de Ĉinio diris, ke Ĉinio bonvenigas la sud-korean decidon, kaj kiel prezidanto de kunveno de ĉefreprezentantoj por intertraktado el la aliĝontaj fondanto-membroj de la banko Ĉinio petos opiniojn de la nunaj fondanto-membroj laŭ multflanka proceduro. Se ĉio iros glate, Sud-Koreio fariĝos fondanto-membro de la banko en la 11a de aprilo.

Germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde diris, ke kraŝo de la aviadilo Airbus A320 estas nekomprenebla, kaj Germanio laŭeble klopodos por komplete enketi pri la kraŝo.

Jemena sekureca oficisto vendrede diris, ke Saud-Arabio refoje lanĉis aeratakon kontraŭ la jemena ĉefurbo Sanao kaj la suda provinco Taiz. Pluraj militaj instalaĵoj sub la regado de la ŝijaista grupo Houthi estis detruitaj. Ĝis nun estis neniu raporto pri morto kaj vundiĝo de homoj.

Jemeno estis aeratakita en du sinsekvaj tagoj. Laŭ peto de jemena prezidento Abd-Rabbo Mansour Hadi, Saud-Arabio ĵaude frumatene sendis militaviadilojn, aeratakis kelkajn jemenajn urbojn kaj detruis aerbazon kaj misilan tenejon de la registara armeo sub la regado de la ŝijaista grupo Houthi. Almenaŭ 25 civiluloj mortis kaj pli ol 50 aliaj vundiĝis en la aeratako.

Abdul-Malik al-Houthi, gvidanto de la la ŝijaista grupo Houthi ĵaude vespere faris televidan parolon kaj kondamnis la aeratakon de Saud-Arabio, ke ĝi malobservis la internacian leĝon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying ĵaude asertis en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio maltrankviliĝas pri malboniĝo de la jemena situacio kaj esperas, ke ĉiuj koncernaj flankoj solvos diverĝon per politika dialogo kaj kiel eble plej frue restarigos stabilecon kaj normalan ordon de la lando.

Post kvin-taga paŭzo la sesopo pri la irana nuklea problemo denove kolektiĝis ĵaŭde en Laŭzano kaj rekomencis intertraktadon kun Irano por atingi kadran interkonsenton en la fino de marto. Matene en tiu tago usona ŝtatsekretario John Kerry kaj irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif faris interparolon en ĉirkaŭ du horoj kaj duono. Poste ankaŭ aliaj reprezentantoj de la sesopo komencis kelkajn duflankajn kaj multflankajn interparolojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto