Vizitu Forumon

Germanio laŭeble enketos pri kraŝo de Airbus A320

(GMT+08:00) 2015-03-27 13:19:10     Redaktoro:Lina
Germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde diris, ke kraŝo de la aviadilo Airbus A320 estas nekomprenebla, kaj Germanio laŭeble klopodos por komplete enketi pri la kraŝo.

Ĵaŭde matene franca prokuroro Brice Robin diris, ke antaŭ kraŝo vicpiloto Andreas Lubitz unusola restis en pilota kajuto kaj rifuzis malfermi la pordon por komandpiloto. Li opiniis, ke la vicpiloto "evidente havis intencon detrui la aviadilon", tamen nun oni ankoraŭ ne povas rigardi la kraŝon kiel terorisman atakon.

Posttagmeze, Carsten Spohr, prezidanto de la germana aerlinia kompanio Lufthansa, diris en la gazetara konferenco, ke la vicpiloto pasigis ĉiujn ekzamenojn kaj kontrolon, kaj "centprocente taŭgis esti piloto". Li diris ankaŭ, ke li estis sufiĉe surprizita pri tio, ke la piloto intencis kraŝigi la aviadilon, tamen oni nur povas supozi lian motivon. Li akcentis, ke la kraŝo estas "malfacile kredebla tragedio".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto