Vizitu Forumon

Subskribita estas Silkvoja Iniciato

(GMT+08:00) 2015-03-27 17:18:30     Redaktoro:Lina

Ĵaŭde posttagmeze en ĉina suda urbo Boao, plurlandaj mediataj gvidantoj subskribis "Silkvojan Iniciaton".

Tiutage 21 mediataj gvidantoj el 17 landoj ĉeestis al la rondtabla kunveno de mediataj gvidantoj intertempe de la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio. Ili venis en akordon pri tio, ke kunlaboro kaj disvolvo de mediatoj el malsamaj civilizacioj helpas pliigi interkomprenon kaj interfidon inter diverslandaj popoloj, akceli interŝanĝojn, dialogojn kaj harmonian kunekziston de malsamaj civilizacioj, kaj stimuli disvolvon kaj progreson de la homa civilizacio.

Wang Gengnian, ĝenerala direktoro de Ĉina Radio Internacia, laŭtlegis la "Silkvojan Iniciaton". Li montris, ke por efike trakti defiojn en la nova epoko, mediatoj devas komplete forlasi malnovajn konceptojn, aktive rekomendi koncepton de komuna disvolvo, kaj fari kunlaboron malferman, egalan kaj inkluzivan.

S-ro Pavel Andreev el l rusa internacia novaĵ-agentejo "Rusio Hodiaŭ" montris, ke konstruado de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento bezonas daŭran partoprenon de mediatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto