Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun aŭstra prezidento

(GMT+08:00) 2015-03-27 20:00:01     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de marto en la Popola Halo la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la aŭstra prezidento Heinz Fischer.

Xi Jinping bonvenigis prezidenton Heinz Fischer fari ŝtataferan viziton al Ĉinio kaj ĉeesti al la jarkunveno de Boao-forumo por Azio en 2015 kaj laŭdis, ke li en multaj jaroj faris gravan kontribuon por la disvolvado de la dulandaj rilatoj. Xi Jinping rimarkis, ke en pli ol 40 jaroj depost kiam fondiĝis diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio, kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj sneĉese disvolviĝis, kaj nun la dulandaj rilatoj restas en nova startpunkto. Xi Jinping diris, ke li volas kune kun prezidento Heinz Fischer klopodi por semi amikecon, plugi kunlaboron, kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Heinz Fischer diris, ke la ĉina ekonomio forte kreskas, tio alportas al la lando prosperon kaj plibonigis la vivon de la popolo; nun la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio, la rilatoj inter Aŭstrio kaj Ĉinio, akiris gravan progreson, pri tio Aŭstrio tre ĝojas. Fischer diris ankaŭ, ke Aŭstrio atentas pri la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj esperas, ke la Banko donos helpon al kunlaboro inter Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj, kaj ke Aŭstrio kaj Ĉinio plifortigos kunlaboron en financo, agrikulturo, energirimedoj, kulturo, arto, sporto kaj tiel plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto