Vizitu Forumon

Ĉefinspektanto de IOK pozitive parolis pri peto de Pekino

(GMT+08:00) 2015-03-28 10:18:37     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉefinspektanto de Internacia Olimpika Komitato (IOK) Alexander Zhukov vendrede pozitive parolis pri la pekina peto por gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022.

Zhukov, prezidanto de la 19-membra pritaksa komisiono de IOK, kiu estas en Pekino por taksi peton de la urbo, renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu Yandong vendrede posttagmeze post la fino de prezentoj kaj surloka inspekto. Li esprimis sian kontenton pri la inspekta vizito, dirante, ke la inspekto donis al ili pli profundan komprenon pri la unika forteto de Pekino.

Liu Yandong ripetis la plenan subtenon de la ĉina registaro kaj popolo al la pekina peto por gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022. Ŝi diris, ke Pekino plibonigos sian laboron laŭ la proponoj de la pritaksa komisiono de IOK.

La pritaksa komisiono de IOK estas planita okazigi gazetaran konferencon sabate antaŭ sia foriro. IOK elektos la gastiganto-urbon en la 31a de julio en Kuala-Lumpuro, Malajzio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto