Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Kazaĥio subskribis 33 interkonsentojn pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2015-03-28 10:47:36     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Kazaĥio vendrede subskribis 33 interkonsentojn pri kunlaboro kun la valoro de 23,6 miliardoj da usonaj dolaroj dum la vizito de kazaĥa ĉefministro Karim Masimov en Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj Masimov ĉeestis la subskribon de interkonsentoj, inkluzive de tiuj koncernaj al kunlaboro pri ŝtalo, neferaj metaloj, vitra lameno, olerafino, akvoenergio kaj aŭto.

Li Keqiang diris, ke la subskribo de interkonsentoj montras la sukceson de la duflanka kunlaboro kaj pruvas, ke la ekonomioj de la du landoj kompletigas unu la alian.

Masimov donis altan taksadon al la "bona komenco" al la kunlaboro, dirante, ke la subskribo de interkonsentoj pruvas, ke ĉi tiu nova maniero de kunlaboro havas vastan perspektivon kaj estos ekzemplo por la regiono. Li aldonis, ke Kazaĥio estas preta plue profundigi la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto