Vizitu Forumon

Prezidanto Xi eksplikas komunumon de komuna sorto

(GMT+08:00) 2015-03-28 12:31:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate matene okazis malferma ceremonio de la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2015 kun la temo Nova Estonteco de Azio: Marŝi al Komunumo de Komuna Sorto. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan prelegon, eksplikante kvar ĉefajn enahvojn de la komunumo de komuna sorto.

Xi diris, "La homaro havas la saman planedon kaj vivas en la sama mondo. Azio povas esti prospera, nur kiam la mondo prosperas, dum la mondo povas esti prospera, nur kiam Azio prosperas. Fronte al la kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia kaj regiona situacio, ĉiuj aziaj landoj devas sekvi la ĝeneralan tendencon, kune konstrui regionan ordon favoran al Azio kaj la mondo kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la homa komunumo de komuna sorto en marŝado al la azia komunumo de komuna sorto."

Xi akcentis, "Marŝante al la komunumo de komuna sorto, ĉiuj landoj devas persisti en reciproka respekto kaj egala traktado. Unue ĉiuj landoj devas respekti socian sistemon kaj disvolvan vojon memstare elektitan de aliaj landoj, respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, objektive kaj racie rigardi disvolviĝon kaj politikan ideon de aliaj landoj kaj serĉi komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn. Krome, ĉiuj landoj devas kune konservi pacon kaj tendencon de bona disvolvado de Azio, oponi intervenon en alies internajn aferojn kaj kontraŭstari egoismajn agojn, kiuj malbonigas la regionan situacion."

Xi emfazis, "Marŝante al la komunumo de komuna sorto, ĉiuj landoj devas sekvi la principon de kunlaboro, kungajno kaj komuna disvolvado, forĵeti la nul-suman ludon kaj starigi la novan ideon de ambaŭgajno kaj kungajno."

Xi rimarkigis, "Marŝante al la komunumo de komuna sorto, ĉiuj landoj devas persisti en la komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭripova sekureca koncepto, ĉar por la nuna mondo la enhavo kaj amplekso de sekureco estas pli riĉaj, la spac-tempa regno estas pli vasta, kaj diversaj faktoroj estas pli komplikaj."

Li asertis, "Marŝante al la komunumo de komuna sorto, ĉiuj landoj devas subteni kunfandiĝon kaj interŝanĝon de malsamaj civilizacioj por ke ili fariĝu pontoj inter diverslandaj popoloj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto