Vizitu Forumon

Prezidanto Xi prezentis altan estimon al Lee Kuan Yew

(GMT+08:00) 2015-03-28 13:04:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Singapuro dimanĉe okazigos nacian funebran ceremonion por eksa ĉefministro Lee Kuan Yew, kiu forpasis lunde, la 23an de marto. Sabate en sia prelego en la inaŭguro de la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2015 ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis altan estimon al Lee kaj ĉiuj aliaj, kiuj faris kontribuon al la paco kaj disvolvado de Azio.

Xi rimarkigis en sia prelego, ke la atingoj de Azio en la pasintaj 70 jaroj Azio estis rezultoj de la kontinua lukto de kelkaj generacioj de la azia popolo kaj ankaŭ de la klopodoj de multaj politikistoj kaj eminetuloj. Li akcentis, ke sinjoro Lee estis strategiisto kaj politikisto respektata de la internacia komunumo kaj faris elstaran kontribuon al paco kaj disvolvado de Azio kaj al la interŝaiĝo kaj kunlaboro inter Azio kaj la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto