Vizitu Forumon

Tibetanoj celebras Tagon de Servutula Emancipiĝo

(GMT+08:00) 2015-03-28 18:01:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Antaŭ 56 jaroj Tibeto komencis la popolan kampanjon de demokratia reformado kun la ĉefa celo emancipi servutulojn, kio signis la liberiĝon kaj renaskiĝon de miliono da tibetaj servutuloj. En la jaro 2009 la 2a sesio de la 9a Regiona Popola Kongreso de Tibeto voĉdone decidis, ke ĉiujare la 28a de marto estas la Tago de Servutula Emancipiĝo, por ke la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj, inkluzive de tibetanoj memoru tiun historian eventon de demokratia reformado.

Ĉi-jare la 28a da marto estas la sepa Tago de Servutula Emancipiĝo. Tiutage tibetaj popol-amasoj de ĉiuj etnaj grupoj refoje celebras tiun memorindan tagon en diversaj manieroj. Grandaj ŝanĝiĝoj en la pasintaj 56 jaroj vekis fortajn resonojn en la koroj de diversrondaj popol-amasoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto