Vizitu Forumon

Taoisto de Laoshan-monto

(GMT+08:00) 2015-04-01 13:37:51     Redaktoro:Pluveta

Apud la maro troviĝis la monto Laoshan, sur kiu loĝiĝis feo nomata "taoisto de Laoshan-monto". Laŭdire, li scipovis multajn eksterordinarajn magiojn. En la vilaĝo je centoj da lioj proksime al la monto Laoshan, loĝis Wang Qi. Li tre enviis magion en la infaneco. Aŭdinte ke taoisto de Laoshan-monto scipovas magion, li do forlasis la hejmon kaj iris al la monto Laoshan por lerni magion. Atinginte la monton kaj babilante kun la taoisto, Wang Qi sentis, ke la taoisto estas lerta en magio kaj tuj sincere petis lin kiel inicanton. La taoisto pririgardis lin, kaj diris: "Vi estas dorlotita kaj certe ne povas elporti suferon." Wang Qi foje kaj refoje petis kaj finfine la taoisto konsentis lian peton.

Nokte, rigardante la lunlumon ekster fenestro kaj pensante pri la magio tuj lernota, Wang Qi estis tre ĝoja. En la sekva mateno, Wang Qi pensis, ke la taoisto certe instruos magion, tamen la instruisto donis al li hakilon kaj ordonis lin hakfaligi arbojn kun aliaj kunlernantoj. Wang Qi estis malĝoja, sed nur obeis lian ordonon. Sur la monto ĉie estis vepreoj kaj rokoj, postnelonge aperis sang-blazoj sur liaj manoj kaj piedoj.

Unu monato forpasis, Wang Qi ne povis plu elteni lacigon de arbohakado ĉiutage, tial li volis reveni hejmen. Vespere, li revenis al la taoisma templo kun siaj kunlernantoj, li vidis, ke la majstro interese kaj humure parolas kaj trinkas kun du gastoj. Jam noktiĝis, tamen ankoraŭ ne bruliĝis la lampo, la majstro prenis paperon kaj tondis ĝin kiel spegulon rondan. Li algluis la paperon sur la muro, ĝi tuj brilis kiel la luno, la tuta domo estis prilumita. Iu el la gastoj diris, "Kiel bela nokto, kiel ĝojiga bankedo, ni devas kune amuzi." La taoisto donis vinkruĉeton al siaj metilernantoj kaj permesis ilin ĝuplene drinki. Wang Qi pripensis al si mem: kiel estas sufiĉa por ni ĉiuj la drinkaĵo en tiel malgranda vinkruĉeto? La lernantoj duondube prenis la vinkruĉeton kaj elverŝis drinkaĵon por ĉiuj. Estas strange, post plenigo de ĉiuj tasoj, la vinkruĉeto ĉiam estis plena. Wang Qi estis mirigita. Poste, la alia gasto diris al taoisto: "Kvankam la luno lumas, tamen estas ne interese nur drinki, estas pli bone havigi dancantojn." La taoisto ride prenis manĝbastoneton kaj tuŝetis la paperon, subite aperis knabino alta je unu chi (unuo de longo=triona metro) el la lunlumo. Surteriĝante, la knabino tuj altiĝis kiel ordinara homo, ŝi havas sveltan lumbon kaj virgan haŭton kaj komencis kantadon. Post unu kanto, la knabino alte flugis kaj saltis sur la tablo, kiam la homoj panikiĝis, ŝi jam reŝanĝiĝis en manĝbastoneton. Wang Qi gapis al tio. En tiu momento, iu gasto diris: "Mi estas tre ĝoja, tamen mi devas foriri." Tial la taoisto kaj la du gastoj translokigis la bankedon en la lunon. La luno mallumiĝis iom post iom. Bruligante kandelojn, la lernantoj trovis, ke nur la majstro sole sidas, dum malaperis la du gastoj, lasante drinkaĵon kaj pladojn sur la tablo.

Post unu monato, la majstro plue ne instruis magion, Wang Qi, ne povante toleri plu, konsultis la majstron. Vidinte la majstron, Wang Qi diris: "Mi venis el froa loko, se mi ne povas lerni magion pri longvivado, mi petis vin instrui al mi alian magion kiel konsolon al mi." Wang Qi rimarkis, ka la majstro ridas tamen ne respondis, li estis tre maltrankvila kaj diris: "Nun mi forlasas en frua mateno kaj revenas en tarda vespero, mi neniam suferis tian malfacilon en hejmo." La majstro ride diris: "Mi jam juĝis, ke vi ne povas toleri malfacilojn, do vi reiru hejmen morgaŭ matene." Wang Qi petis: "Mi petu vin instrui al mi iujn povosciojn por ne vanigi mian spertadon ĉi tie." La majstro demandis: "Kiun magion vi volas lerni?" Wang Qi diris: "Mi ofte vidis, ke kiam vi iras, la muroj ne blokas vin, mi volas lerni tion." La majstro do akceptis lian peton. Ili venis antaŭ la muro, la majstro diris la sorĉvorton pri murotrapaso al Wang Qi kaj ordonis lin ekzerci sin per tio. Post kiam Wang Qi murmuris la sorĉvorton, la majstro kriis: "Eniru la muron!". Vizaĝe al la muro, Wang Qi ne kuraĝis antaŭeniri. La majstro refoje ordonis: "Provu, eniru!". Wang Qi antaŭeniris kelkajn paŝojn tamen finfine ĉesigis la paŝon. La majstro estis malkontenta kaj diris: "Klinu la kapon kaj antaŭen kuregu!". Wang Qi do antaŭen kuris kaj senkonscie trapasis la muron. Li estis tre ĝoja kaj tuj dankis la majstron. La majstro diris: "Reirinte hejmen, vi devas esti diligenta, alie la magio ne funkcios."

Reveninte hejmen, Wang Qi fanfaronis al sia edzino: "Mi renkontiĝis kun feo kaj lernis magion, eĉ muro ne povas bloki min." Lia edzino ne kredis, dirante, ke en la mondo ne eblas tia afero. Wang Qi do murmuris la sorĉvorton kaj kuregis al la muro. Tamen lia kapo tuj frapiĝis kun la muro, Wang Qi do falis sur la teron. Lia edzino rapide subapogis lin kaj vidis, ke aperis granda furunko sur la frunto de Wang Qi. Li klinis la kapon, aspektante kvazaŭ malpufiĝinta balono. La edzino ride diris: "Se en la mondo vere ekzistas magio, vi ne povas lerni nur en du kaj tri monatoj." Rememorante tiun nokton, kiam li vere trapasis la muron, Wang Qi suspektis, ke la taoisto mistifikis lin, tial li ekinsultis la taoiston. Ekde tiam, Wang Qi reste estas sentaŭga kaj senkapabla homo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto