Vizitu Forumon

Gun kaj Yu bridis diluvon

(GMT+08:00) 2015-04-08 09:00:40     Redaktoro:Pluveta

En Ĉinio preskaŭ ĉiuj scias kiel Yu bridis diluvon. Ankaŭ Gun, la patro de Yu, estis heroo, kiu bridis diluvon por feliĉigi la popolon.

En praa tempo diluvo inundis la tutan Ĉinion dum 22 jaroj. La tero fariĝis maro, la plantaĵoj estis englutitaj, la homoj ne havis loĝlokon, ne trovis vivtenan rimedon, kaj ofte estis atakitaj de ferocaj birdoj kaj bestoj. Rapide malpliiĝis la nombro de homoj. Tio ege ĉagrenis la regnestron Yao. Li kunvokis la triboestrojn por interkonsiliĝo kaj decidis sendi Gun por bridi la diluvon.

Gun akceptis la ordonon. Antaŭ la torenta diluvo li rompis al si la cerbon. Li ekmemoris la proverbon: Batalu kontraŭ generalo per soldatoj kaj baru akvon per teraĵo. Li pensis en si: Ĉu oni ne povos bari la diluvon se ili konstruos altan digon ĉirkaŭ la vilaĝo? Sed kie ili trovu tiel multe da teraĵoj en tiu mara mondo? Tiam iu dia testudo rampis el la akvo kaj diris al li: "En la Ĉiela Palaco estas trezoro nomata XIRANG. Se vi akiros ĝin kaj ĵetos ĝin al la tero, ĝi rapide kreskos kaj multiĝos kiel monto, kiel digo." Gun ege ĝojis. Li adiaŭis la dian testudon kaj ekiris al la malproksima okcidento.

Spertinte sennombrajn malfacilojn Gun finfine atingis la montaron Kunlun en okcidento. Li vidis la Ĉielan Imperiestron kaj petis de li XIRANG por jugi la diluvon kaj elsavi la popolanojn. Tion rifuzis la Ĉiela Imperiestro. Gun, kiu tutkore zorgis pri la popolanoj suferantaj en la diluvo, elŝtelis XIRANG kiam la palacaj gardistoj momente preterlasis. Reveninte al la oriento, Gun ŝutis XIRANG en la akvon. Vere ĝi rapide kreskis. Kiam la diluvo leviĝis je unu metro, ĝi kreskis je unu metro. Kiam la diluvo leviĝis je dek metroj, ĝi tuj kreskis je dek metroj. Baldaŭ la diluvo estis barita de la granda digo. La popolanoj, liberigitaj de la diluva sieĝo, ĝoje kriis kaj dancis, kaj komencis kultivadon.

Informiĝinte ke Gun forŝtelis XIRANG, la Ĉiela Imperiestro senhezite sendis ĉielajn generalojn kaj soldatojn al la homa mondo por repreni la trezoron. Sekve de tio la diluvo denove torentis, rompis la digojn, detruis agrojn kaj dronigis multajn popolanojn. La regnestro Yao koleregis kaj ordonis: "Gun sciis nur bari la diluvon per ĉirkaŭa digo. Tamen kiam la digo falis, okazis pli granda katastrofo. Gun bridis la diluvon 9 jarojn, tamen ne sukcesis. Do li estu mortigita." Yao katenis Gun sur la monto Yushan kaj mortigis lin post tri jaroj. En la mortigita momento Gun ankoraŭ zorgis pri la popolanoj suferantaj en la diluvo kaj ege indignis.

Post 20 jaroj la regnestro Yao abdikis la tronon al Shun. Shun komisiis Yu, la filon de Gun, daŭrigi la bridadon de diluvo. La Ĉiela Imperiestro donis XIRANG al Yu. Komence Yu bridis la diluvon per barado laŭ la maniero de la patro, sed li trovis ke la diluvo, barita de digo, estis pli potenca kaj baldaŭ rompis la digon. Post plurfoja malsukceso Yu konis la veron: "Por bridi diluvon, oni ne devas sin apogi nur sur barado, sed devas bari en la loko, kie necesas bari, kaj dreni en la loko, kie necesas dreni." Sekve Yu ordonis la dian testudon surdorsigi XIRANG kaj sekvi lin. En malaltaj lokoj Yu disĵetis pecon da XIRANG por altigi la loĝlokojn de popolanoj. Samtempe li ordonis la dian drakon gvidi lin elfosi kanalojn, dragi riverojn kaj enkonduki la akvon en maron.

Legendo diras, ke per dia forto Yu trahakis la monton Longmen, ke la akvo de la Flava Rivero rekte falis de la krutaĵoj, sekve formiĝis la gorĝo Longmen. Ĉe ĝia malsupra baseno Yu hakis la monton, kiu baris la riveron, en kelkajn partojn, ke la rivero zigzage fluu orienten, jen formiĝis la gorĝo Sanmen. Dum miloj da jaroj la gorĝo Longmen kaj la gorĝo Sanmen de la Flava Rivero famiĝas per torenta fluo kaj ĉarma pejzaĝo.

Estas ankoraŭ multaj rakontoj pri Yu. Laŭ unu el ili, kvar tagojn post sia edziĝo Yu forlasis la hejmon por jugi inundon. En la postaj 13 jaroj li trifoje preteriris la hejmon tamen neniufoje li iris en la domon. Post multaj malfaciloj kaj penegaj laboroj Yu finfine jugis la inundon. Ĉiuj riveroj ekhavis sian propran vojon kaj fluis orienten en maron, la popolanoj ekvivis pace kaj feliĉe. Por esprimi sian dankon al Yu, ili elektis lin kiel la heredanton de la regnestro. La regnestro Shun volonte abdikis sian tronon al Yu pro lia merito en sukcesa jungado de inundo.

En la primitiva socio kun ege postiĝinta produkta forto, en plenforta batalado kontraŭ inundo, la popolanoj esprimis per mitoj sian fortan deziron por venki la detruadon de la naturo. Gun kaj Yu ja estas la diigitaj herooj reprezentantaj la popolan deziron. En la mitoj la travivaĵoj kaj zigzagoj de Gun kaj Yu en jugado de la inundo estas ankaŭ la travivaĵoj kaj zigzagoj de la popolanoj en la batalado kontraŭ inundo. Finfine sin apogante sur sia propra saĝo la popolanoj eltrovis la efikan rimedon "kombini la baradon kaj drenadon" por jugi la inundon. La mitoj de Gun kaj Yu por jugi la inundon cirkulas milojn kaj milojn da jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto