Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Aprilo 14)

(GMT+08:00) 2015-04-14 17:37:48     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun sendito de usona prezidento; rusa prezidento Putin renkontiĝis kun sia palestina paralelulo Abbas. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun usona komerca sekretario Penny Pritzker, sendito de prezidento Barack Obama, kaj la de ŝi gvidata prezidenta komerca misio al Ĉinio.

Li Keqiang diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono transpaŝas la duflankan amplekson kaj havas tutmondan influon; en septembro de la kuranta jaro prezidanto Xi Jinping invitite faros ŝtatan viziton al Usono; Ĉinio volas kun Usono akceli strategian interfidon, fortigi pragmatan kunlaboron, konvene regi malakordon, komune respondi defiojn de la regiono kaj la mondo, kaj altigi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Pritzker diris, ke Usono unuafoje sendis prezidentan komercan mision al Ĉinio, kaj tio havas gravan signifon kaj montras, ke Usono donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco kaj esperas fortigi komercan komunikadon inter la du landoj.

Lunde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang faris ĉeftonan prelegon en la inaŭgura ceremonio de la 54a Jarkunveno de la Azi-Afrika Leĝa Konsultiĝa Organizo. Li diris, ke la Afrik-Azia Konferenco en Bandungo difinis la dek principojn pri traktado de la rilatoj inter nacioj kaj restigis la valoran riĉaĵon de unuiĝo, amikeco kaj kunlaboro. Li akcentis, ke fronte al la nova situacio, ĉiuj afrikaj kaj aziaj landoj devas disvolvi plu la bandungan spiriton kaj kune akceli pacon, disvolvadon, senpartiecon kaj justecon de la mondo. Li proponis, ke ĉiuj afrikaj kaj aziaj landoj klopodu por pli justa kaj racia internacia politika ordo, faru la mondan ekonomion pli aperta kaj orda, konservu internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon, kune pritraktu tutmondajn ne-tradiciajn sekurecajn defiojn, kaj profundigu internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri leĝa regado.

"Ĉinio esperas subteni sanajn kaj stabilajn rilatojn kun Usono," diris proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei en lundo, kiam li estis petita komenti la decidon de Hillary Clinton konkuri pri la usona prezidenteco.

Hong diris en regula gazetara konferenco, "Mi volas emfazi, ke subteni sanan kaj stabilan kreskon de la ĉina-usonaj rilatoj konformas al la komunaj interesoj de la du landoj." Li diris, ke sana interrilato de la du landoj servas por subteni stabilecon kaj prosperon de Azi-Pacifiko kaj eĉ de la tuta mondo.

Eksa usona ŝtatsekretariino Hillary Clinton dimanĉe lanĉis sian kampanjon por la konkuro pri prezidenteco en 2016. Ŝi estis venkita de Barack Obama en sia unua kampanjo kiel kandidato en 2008.

Lundon en la Moskva Kremlo rusa prezidento Putin renkontis palestinan prezidenton Mahmoud Abbas. La du partioj diskutis pri kunlaboro de la du landoj en diversaj terenoj, intertraktado inter Palestino kaj Israelo, situacio en Sirio kaj Irako, kaj tiel plu.

Tiutage, al Putin kaj Abbas okazis fermita renkontiĝo. Laŭ informo de la retejo de rusa prezidento, la du ŝtataj gvidantoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la situacio de la Meza Oriento kaj la nordafrika regiono. Putin en la renkontiĝo diris, ke ĉi-jare estas la deka jaro de la prezidenteco de Abbas en Palestino; dum tiu malfacila tempo la palestinaj politiko kaj ekonomio evoluis pli kaj pli stabile, kaj la dulandaj rilatoj ĉiam firmiĝis.

Lundon, en Barcelono de Hispanio, okazis neoficiala konferenco de ministroj pri eksterlandaj aferoj el Eŭropa Unio kaj la landoj sur la suda bordo de Mediteraneo. La ĉeestantoj dialogis pri sekureco, kontraŭterorisma batalo, migrado kaj ceteraj, kaj diskutis kiel komune reagi al tiuj problemoj.

Hispana ĉefministro Mariano Rajoy diris, ke la plej bona rimedo bati terorismon estas internacia kunlaboro, kaj ke EU pli multe bezonas helpi la landojn en milito ol iam ajn antaŭe.

Supera reprezentanto de EU pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini esperis, ke la ministra konferenco estos sistemigita kaj okazos en ĉiu jaro ekde 2015. Ŝi diris, ke necesas ne nur ellabori sekurecan politikon por ambaŭ bordoj de Mediteraneo, sed ankaŭ doni laborŝancojn al junuloj kaj akceli dialogon inter malsamaj kulturoj aŭ religioj, ĉar tio estas ŝlosila.

La Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko lunde raportis, ke Irano suspendis flugojn de pilgrimantoj al Saud-Arabio pro la asertita "mistrakto" al du iranaj dekkelkjaraj knaboj en la flughaveno Jeddah.

La novaĵ-agentejo citis la parolon de irana ministro pri kulturo kaj islama gvido Ali Jannati, ke ekde tiu tago, la flugoj de iranaj pilgrimantoj al Saud-Arabio estas nuligitaj. La ministro diris, ke Irano atendas urĝajn rimedojn de Saud-Arabio aresti kaj puni policanojn de la flughaveno, kiuj provis "mistrakti" la iranajn knabojn.

La ministro diris, ke tra diplomatiaj kanaloj saud-arabiaj oficistoj informis Iranon pri sia seriozeco en traktado de la gardistoj, tamen ili faris nenion ĝis nun. Li parolis ankaŭ pri maldeca sinteno de la flughavenaj aŭtoritatoj de Saud-Arabio al iranaj klerikoj kaj pilgrimantoj en la pasinteco.

Lastatempe la rilatoj inter Irano kaj Saud-Arabio streĉiĝis kun malboniĝo de la situacio en Jemeno. La aliancitaj trupoj sub la gvido de Saud-Arabio lanĉis aeratakon al la jemena ŝijaista grupo Houthi. Irano kritikis Saud-Arabion, ke la operaco estas invado al Jemeno kaj ne helpas solvadon de la jemena demando.

Lunde vespere la Sekureca Konsilio de UN publikigis gazetaran deklaron, urĝante ĉiujn partiojn de Libio akordiĝi pri registaro de nacia unuiĝo en la baldaŭa dialogo por fini la krizon.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio rimarkis, ke tiutage en Alĝerio renkontiĝis politikaj gvidantoj de ĉiuj partioj de Libio, kaj ke ĝi atendas la venontan raŭndon de la intertraktado, kiu komenciĝos merkrede en Maroko danke al la klopodo de Bernandino Leon, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de UN.

La Sekureca Konsilio forte urĝis ĉiujn partiojn de la dialogo akordiĝi pri aranĝo de registaro de nacia unuiĝo por fini la krizon de politiko, sekureco kaj sistemo. Krome, ĝi esprimis sian maltrankvilon pri kontinuaj perfortoj en Libio, kaj emfazis, ke militaj rimedoj ne povas solvi la libian krizon. Ĝi alvokis, ke ĉiuj partioj ĉesigu malamikajn aktivecojn kaj kreu pacan kaj favoran medion por inkluziva dialogo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto