Vizitu Forumon

Rakonto pri Niulang kaj Zhinu

(GMT+08:00) 2015-04-15 15:13:17     Redaktoro:Pluveta

Niulang estis malriĉa sed plezura senedzinulo, nur li, maljuna bovo kaj plugilo dependis unu de alia. Ĉiutage Niulang laboris en kampo, hejme li propre faris manĝaĵojn kaj lavis vestojn, la vivo estis tre peniga. Neatendite iutage, okazis miraklo.

Fininte laboron Niulang revenis hejmen, enirinte la domon li vidis, ke la domo kaj vestoj estas puraj, ankaŭ pretas varmaj kaj bongustaj manĝaĵoj sur tablo. Niulang surprizite rigardis per larĝe malfermitaj okuloj, pensis: kio okazis? Ĉu dio falis en la homaron? Niulang ne sciis la kialon.

Poste en sinsekvaj kelkaj tagoj, la sama afero okazis. Niulang ne estis pacienca, li volas trovi la respondon. Matene de iu tago, kiel kutime Niulang iris el la hejmo matene, sed li ne laboris kiel antaŭe, li ŝtele gvatis sian domon en nefora loko.

Postnelonge, venis bela fraŭlino. Ŝi eniris en la domon de Niulang kaj okupiĝis pri mastrumado. Niulang ne povis sin deteni, tial li kuris en la domon kaj demandis: "Fraŭlino, kial vi helpas al mi fari mastrumadon?" La fraŭlino estas surprizita, ruĝiĝis ŝia vizaĝo, ŝi diris: "Mi nomiĝas Zhinu. Vidinte vian penigan vivon, mi helpas vin." Niulang estis plezurega, kuraĝe diris: "Vi edziniĝu al mi, ni kune laboru kaj kune vivu." Zhinu konsentis. Kaj ili fariĝis geedzdoj. Ĉiutage Niulang laboris en kampo, Zhinu teksis ŝtofon kaj faris mastrumadon hejmen, ilia vivo estis tre bela.

Pasis kelkaj jaroj, ili havis filon kaj filinon, la familio estis plezura.

Iutage, subite la ĉielo plenis de nigra nubo, forte ventis, 2 ĉielaj generaloj venis al la hejmo de Niulang. Niulang estis sciigita, ke Zhinu estas nepino de la Ĉielo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi iris el la hejmo, kaj la Ĉielo konstante serĉis ŝin. La du ĉielaj generaloj trudportis Zhinu kaj revenis al la ĉielo.

Niulang ĉirkaŭpremis la 2 junajn geknabojn, vidante sian edzinon, kiu estis trudportita al la ĉielo, li tre ĉagreniĝis. Li ĵuris trovi Zhinu en la ĉielo kaj igi la familion reunuiĝi. Sed kiel ordinara homo atingu la ĉielon?

Tiam la maljuna bovo diris: "Vi mortigu min, kaj surmetu mian felon, vi povas flugi al la ĉielo kaj trovi Zhinu." Niulang ne volis fari tion, sed pro la foja kaj refoja peto de la bovo sen alia metodo, Niulang toleris doloron kaj kun larmo faris tion laŭ la diro de la maljuna bovo.

Niulang surmetis la felon de la maljuna bovo kaj per portilo portis siajn 2 gefilojn flugante al la ĉiela palaco. Sed en la ĉiela palaco, kiu havas severan etiketon, neniu estimas la malriĉan ordinaran homon. Kaj la Ĉielo rifuzis intervidiĝon kun Niulang kaj Zhinu.

Post foja kaj refoja peto de Niulang kaj gefiloj, finfine la Ĉielo konsentis, ke ili mallongtempe rekolektiĝu. Malliberigita Zhinu vidis sian edzon kaj gefilojn, ŝi estis trafita samtempe de ĝojo kaj malĝojo. Rapide pasis la tempo, la Ĉielo ordonis ree forporti Zhinu. Ĉagreniĝanta Niulang tirante la 2 gefilojn firme postkuris Zhinu, kelkfoje falis kaj kelkfoje grimpis, kiam ili preskaŭ atingis Zhinu, tiam neatendite senkora edzino de la Ĉielo per sia ora harpinglo fiksis vastan Laktan Vojon inter ili. De tiam Niulang kaj Zhinu nur staras sur la du flankoj de la Lakta Vojo fore rigardante unu la alian. Nur en la 7-a de la 7-a monato laŭ la tradicia ĉina kalendaro ĉiujare, Niulang kaj Zhinu estas permesitaj kolektiĝi unufoje. Tiam, amaso da pigoj starigis longan pigoponton por ke, la familio de Niulang kaj Zhinu refoje kolektiĝu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto