Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 16)

(GMT+08:00) 2015-04-16 17:05:43     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke partioj de intertraktado pri irana nuklea problemo komencos skizi plenampleksan interkonsenton; Ĉinio refutas akuzon de filipina prezidento pri Suda Ĉina Maro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Marziyeh Afkham anoncis en merkredo, ke ĉiuj partioj komencos skizi la finan plenampleksan interkonsenton pri solvo de la irana nuklea problemo en la nova raŭndo de la nuklea intertraktado, kiu komenciĝos eble en la 22a de aprilo.

En la regula gazetara konferenco de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Afkham diris, ke restas disputo pri detaloj de la plenampleksa interkonsento, kaj oni devas interkonsiliĝi plu.

En la 2a de aprilo la ses landoj kaj Eŭropa Unio unuflanke kaj Irano aliflanke akordiĝis pri kadra solvo de la irana nuklea problemo, kaj tio metis bazon por atingi la plenampleksan interkonsenton antaŭ la fino de junio.

Merkrede en germana urbo Lubeck ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de la Grupo 7 interparolis pri la ukraina krizo, irana nuklea intertraktado kaj batalo kontraŭ terorismo. La sep ministroj publikigis komunan deklaron post la interparolo, ke la Grupo 7 devas daŭrigi kunlaboron pri tiuj demandoj kaj dialogon kun Rusio por solvi la ukrainan krizon.

La deklaro diris, ke la sep ministroj subtenas la "normandian kunvenon", kaj klopodojn de la tripartia grupo pri la ukraina krizo (Ukrainio, Rusio kaj la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) por politika solvado de la krizo. La Grupo 7 bonvenigas la Minskan Interkonsenton kaj alvokas al diversaj partioj antaŭenpuŝi kompletan plenumon de la interkonsento, kaj fari pli da klopodoj por realigi batalhalton kaj retiron de pezaj armiloj. La sep ministroj opiniis, ke la speciala observa delegacio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo ludis gravan rolon por mildigi la krizon, kaj postulis, ke ĉiuj partioj devas plenforte subteni ilian laboron.

Pri irana nuklea intertraktado, la Grupo 7 subtenas la klopodojn de ses landoj, Eŭropa Unio kaj Irano por atingo de la plenampleksa interkonsento antaŭ la 30a de junio. Usona ŝtatsekretario John Kerry diris antaŭ la interparolo, ke li kredas, ke Usono kapablas akordiĝi kun Irano.

Merkrede vespere la oficejo de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN anoncis, ke Jamal Benomar, speciala konsilisto de ĝenerala sekretario pri Jemeno, jam rezignis sian oficon, kaj UN nomumos la daŭriganton.

La oficejo de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN diris en komunikaĵo, ke Benomar esprimis sian intereson pri alia laboro, kaj UN nomumos en konvena tempo lian sukcedanton kaj plenforte antaŭenpuŝos la pacan procezon de Jemeno. Tamen la komunikaĵo ne malkaŝis kaŭzon de lia rezigno.

La komunikaĵo diris, ke en la pasintaj pli ol du monatoj Benomar prezidis kaj helpis okazigon de intertraktado inter ĉiuj partioj de Jemeno kaj klopodis revenigi la politikan transiron de la lando al ĝusta vojo, sed malfeliĉe, tiu procezo estis interrompita. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon dankas al Benomar pro liaj kelkjaraj senlacaj klopodoj por akordiĝo kaj reciproka fido inter ĉiuj partioj de Jemeno kaj realigo de paco kaj disvolvado de la lando.

Merkrede en Bejruto, Abdullah Maatouq, sendito de ĝenerala sekretario de UN por aferoj de humana agado, reasertis, ke UN helpos plu al Libano pritrakti la krizon de siriaj rifuĝintoj.

La libanaj amaskomunikiloj raportis, ke tiutage en ĉefministrejo libana ĉefministro Tammam Salam renkontiĝis kun Maatouq kaj alta komisaro de UN pri aferoj de rifuĝintoj kaj diskutis kun ili pri vivkondiĉoj de siriaj rifuĝintoj en Libano, urĝe solvendaj malfaciloj kaj helpoj al Libano.

Maatouq diris al raportistoj post la renkontiĝo, ke kiel malgranda lando kun malabundaj resursoj kaj ekonomiaj malfaciloj Libano fervore akceptis pli ol milionon da siriaj rifuĝintoj, kio estis tre malfacila kaj laŭdinda. Li rimarkigis, ke la siriaj rifuĝintoj en Libano bezonas helpojn, kaj ankaŭ Libano, kiu akceptis la rifuĝintojn, bezonas helpojn. Li aldonis, ke UN proponis kelkajn disvolvajn programojn, kaj ili estos efektivigataj en la proksima estonteco.

Merkrede en Ŝanhajo usona komerca sekretario Penny Pritzker anoncis, ke komerca kunlaboro okupas gravan lokon en la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, kaj precipe la kunlaboro pri nova energifonto inter la du plej grandaj konsumantoj de energio havas gravan signifon por la tuta mondo kaj ludos la modelan rolon.

Pritzker esprimis sian esperon, ke la dulandaj entreprenoj fortigos interŝanĝojn pri konstruado de pura energio kaj kune puŝos disvolviĝon de ĉi-rilataj tekniko, komerco kaj politiko, por realigi la promesojn de la du landoj kaj ludi modelan rolon al aliaj landoj.

Pritzker diris ankaŭ, ke Usono donas grandan gravecon al la komercaj rilatoj kun Ĉinio kaj esperas kunligi merkatojn de Ĉinio kaj Usono.

Rilate al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, Pritzker diris dum intervjuo kun raportistoj, ke la banko estas vaste bonvenigata pro granda postulado de infrastruktura konstruo tra la tuta mondo. Tamen la banko devas konformi al internaciaj normoj, kaj havi pli internaciajn regulojn same kiel la Internacia Mona Fondaĵo kaj la Monda Banko.

Ĉinio merkrede diris, ke la lastatempa akuzo de filipina prezidento Benigno Aquino, ke Ĉinio faras konstruadon sur insuloj en la Suda Ĉina Maro, estis absurda, kaj la okupacio de Filipinio estis la radika kaŭzo de la disputo inter la du landoj.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke la konstruado de Ĉinio sur iuj insuloj kaj rifoj en la insularo Nansha estas afero ene de la ĉina suvereneco, kiu ne influas nek celas ajnan landon, nek minacas internaciajn navigaciajn itinerojn kaj fiŝkaptadon.

Hong faris la komenton responde al demando pri la lastatempa intervjuo de Aquino kun la franca novaĵ-agentejo. Aquino diris, ke la klopodoj de Ĉinio por pretendo pri plejparto de la Suda Ĉina Maro povus estigi timon de la tuta mondo.

Hong diris, ke fakte, la ĉina insularo Nansha neniam estis filipina teritorio laŭ internaciaj traktatoj, kiuj difinas la filipinan teritorion. Li rimarkigis, ke ekde la 1970aj jaroj Filipinio okupis iujn insulojn kaj rifojn de la insularo Nansha.

Merkrede raportistoj de Ĉina Radio Internacia atingis Wuding-gubernion de Chuxiong Ji-a Aŭtonoma Subprovinco en Yunnan-provinco. Ili faris intervjuojn pri lokaj ekonomio kaj produktomaniero.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto