Vizitu Forumon

Ĉinio funebras pri mortintoj en sinko de ŝipo en Mediteraneo

(GMT+08:00) 2015-04-20 18:41:09     Redaktoro:Xiong Linping

Lundon, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esprimis siajn zorgon pri la sinko de ŝipo por kaŝa enmigrado en maro proksima al Libio kaj funebron al la mortintoj.

La sekreta ŝipo kunportanta ĉirkaŭ 700 homojn vespere de la 18a de aprilo sinkis en Mediteraneo proksime al Libio. la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj informiĝis de prova statistiko el Malto, ke ĝis nun nur 50 homoj estas savitaj.

"Ni esprimas profundan zorgon pri la sinko de la ŝipo en maro proksima al Libio kaj funebron pri la mortintoj," Hong Lei diris. Kaj li esperis, ke la savlaboro povos havi novan evoluon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto