Vizitu Forumon

Ĉinio forte urĝis al koncerna lando ĉesi damaĝi alilandajn interesojn per Interreto

(GMT+08:00) 2015-04-20 20:07:40     Redaktoro:Xiong Linping
Lastatempe Nov-Zelando malkaŝis la fakton, ke Usono observas ĉinan konsulejon, pri tio Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la 20an de aprilo en Pekino respondis, ke Ĉinio esprimas gravan zorgon pri koncerna raporto.

Hong Lei diris: "Ĉinio esprimas gravan zorgon pri koncerna raporto. Ni forte urĝas al koncerna lando tuj ĉesi damaĝi la interesojn de Ĉinio kaj de aliaj landoj per Interreto."

La 19an de aprilo la nov-zelanda ĵurnalo New Zealand Herald publikigis ultrasekretan dokumenton el Edward Snowden, la usona protagonisto de la evento "Prismo". La dokumento asertas, ke la Nov-Zelanda Servo por Telekomunika Sekureco kaj la Usona Ŝtatsekureca Servo kunlaboras por observi la ĉina ĝeneralan konsulejon en Aŭklando de Nov-Zelando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto