Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 20)

(GMT+08:00) 2015-04-20 18:24:07     Redaktoro:Pluveta

Salunton, karaj amikoj! Mi estas Pluveta kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lunde, la 20a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Islamabadon por ŝtata vizito al Pakistano; ksenofobia tumulto en Sud-Afriko estas regita. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Islamabadon por ŝtata vizito al Pakistano, la sud-azia najbaro, kiun Ĉinio delonge rigardas kiel "feran amikon".

La vojaĝo de Xi Jinping celas fortigi la duflankajn rilatojn kaj antaŭenigi konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, planita reto de vojoj, fervojoj kaj energi-projektoj kunligantaj la pakistanan havenon Gwadar kun Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La du flankoj subskribos interkonsentojn pri energio, infrastrukturo, komerca kaj ekonomia kunlaboro.

Antaŭ la vizito Xi Jinping publikigis sian artikolon titolitan "Eternas la amikeco inter la ĉina popolo kaj la pakistana popolo" en pakistanaj ĵurnaloj. La artikolo, kiu temas pri la historio, la estonteco kaj kunlaboro, vekis varman eĥon en Pakistano. La pakistana publiko opinias, ke la vizito de prezidanto Xi Jinping skribos novan ĉapitron de la strategia kunlabora partnereco inter Pakistano kaj Ĉinio. Pakistana prezidento Mamnoon Hussain diris, ke la vizito de prezidanto Xi Jinping donos historian ŝancon por profundigi plu la amikecon inter Pakistano kaj Ĉinio. Li kredis, ke la vizito esence progresigos konstruadon de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro.

Antaŭ nelonge la Ŝtata Konsilio de Ĉinio anoncis, ke ĝi aprobis la ĝeneralajn planojn pri provaj liberkomercaj zonoj en Guangdong, Tianjin kaj Fujian kaj la Planon pri Profundigo de Reformado kaj Pord-malfermo de la Ŝanhaja Liberkomerca Zono.

Anonco de la Ŝtata Konsilio diris, ke starigo de la provaj liberkomercaj zonoj en Guangdong, Tianjin kaj Fujian kaj profundigo de reformado kaj pord-malfermo de la ŝanhaja liberkomerca zono estas grava decido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio kaj ankaŭ grava rimedo por antaŭenpuŝi reformadon kaj pord-malfermon kaj la profundan kunlaboron de la ĉeftero kun Honkongo kaj Makao en la nova situacio, akceli efektivigon de la strategio pri akorda disvolvado de Pekino, Hebei kaj Tianjin kaj profundigi la ekonomian kunlaboron inter la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj havas gravan signifon por akceli ŝanĝon de registaraj funkcioj, esplori pri novigo de administrado, faciligi komercon kaj investadon kaj akumuli spertojn por profundigo de reformado kaj pord-malfermo.

Achim Steine, ĝenerala vicsekretario de UN kaj plenuma direktoro de la Media Programo de UN, diris lastatempe dum sia intervjuo kun raportisto, ke Ĉinio montras neignoreblan gvidkapablon en la tutmondaj kampoj de renovigebla energio kaj investado.

Laŭ donitaĵoj, la investo de evoluantaj landoj por disvolvado de renovigebla energio kreskis per 36% kaj kalkuliĝis al 131,3 miliardoj da usonaj dolaroj en la lasta jaro, kaj Ĉinio okupis la unuan lokon per 83,3 miliardoj da dolaroj.

Leĝprojekto pri ĝenerala strategio de nacia sekureco, kiu emfazas la politikan kaj publikan sekurecon, lunde estas ekzamenita de la supera leĝdona organo. La leĝo pri nacia sekureco estis prezentita por la dua ekzameno dum la dumonata kunveno de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kiu iras de lundo ĝis vendredo. Kompare kun la unua skizo, tiu dua malneto klare difinis la ĝeneralan koncepton de nacia sekureco, prezentitan de prezidanto Xi Jinping en aprilo de la lasta jaro.

Dimanĉe la sudafrika polico diris, ke la ksenofobia tumulto en Sud-Afriko estas fundamente sub la regado, kaj stabilas la situacio en Durbano kaj Johannesburgo.

Sudafrika ministro pri internaj aferoj Malusi Gigaba tiutage diris, ke la polico klopodas por malebligi reaperon de tumulto, kaj 350 armeanoj estis senditaj al la landlimo por prevento.

Li diris ankaŭ, ke la ksenofobia tumulto en pluraj lokoj estis utiligita de "iuj fortoj". Li tamen ne diris la ekzaktajn nomojn de "iuj fortoj". La sudafrika registaro rimarkis, ke oni senĉese disvastigas onidirojn kaj terurajn fotojn en sociaj retejoj kaj avertas alilandulojn, ke tuj okazos atakoj. Li konigis, ke tiaj onidiroj estigas panikon de la publiko, malbonigas la rilatojn inter lokanoj kaj fremdlandanoj kaj streĉas la situacion. Li aldonis, ke la sudafrika registaro alprenos ĉiujn rimedojn por bremsi la ksenofobian tumulton.

La Helpa Misio de UN en Irako dimanĉe faris deklaron, dirante, ke lastatempe pro milita konflikto pli ol 90 mil homoj fuĝis el siaj hejmlokoj en la provinco al-Anbar, okcidenta Irako, kaj tiuj senhejmuloj urĝe bezonas humanajn helpojn. La deklaro diris, ke pro la eskaladiĝanta konflikto en Ramadi, ĉefurbo de la provinco al-Anbar dekmiloj da familioj devigite rifuĝis al la orienta parto de la provinco kaj la ĉefurbo Bagdado, kaj la nombro superis 90 milojn.

Lise Grande, kunordiganto de UN por la humana agado, diris en deklaro, ke humanaj institucioj faras plejeblon por doni urĝajn helpojn al tiuj rifuĝintoj. Li akcentis, ke la plej urĝa tasko estas liveri al ili nutraĵojn, akvon, loĝejojn kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn.

Irana prezidento Hassan Rouhani dimanĉe diris, ke Irano kaj Afganio kune batos teroristojn.

La irana nacia televido raportis, ke renkontiĝante kun la vizitanta anfgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadza en Teherano, Rouhani diris, ke la du landoj konsentis dividi informojn pri teroristoj kaj ekstremistoj en la landlima regiono inter la du landoj, kaj se estos necese, la du landoj lanĉos komunan operacon.

Rouhani diris ankaŭ, ke la du landoj altigos la nivelon de kunlaboro pri informoj kaj sekureco por bati translandan narkotaĵan kontrabandon. Afganio estas unu el la ĉefaj produktejoj de opio kaj heroino en la mondo, kaj granda parto da tiuj produktoj estas transportita al aliaj landoj tra Irano kiel la interŝanĝa centro. En la lasta jaro Irano kaptis 573 kilogramojn da narkotaĵo el Afganio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto