Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 21)

(GMT+08:00) 2015-04-21 16:56:35     Redaktoro:Pluveta

Salunton, karaj amikoj! Mi estas Pluveta kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas marde, la 21a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Prezidanto Xi Jinping prezentis kvin-punktan proponon pri disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano; ministra kunveno de EU fokusiĝis pri migrado. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Islamabado, ĉefurbo de Pakistano, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Nawaz Sharif. Ili konsentis altigi la dulandajn rilatojn ĝis la strategia kunlabora partnereco, senĉese pliriĉigi enhavon de la ĉina-pakistana komunumo de komuna sorto, kaj sin dediĉi al la dulanda amikeco de generacio al generacio.

Xi Jinping montris, ke Pakistano estas la unua stacio de lia unua eksterlanda vizito en la kuranta jaro, Ĉinio alte atentas siajn rilatojn kun Pakistano kaj konstante prenas la rilatojn kun Pakistano kiel prioritaton de la eksterlanda politiko. Li ankaŭ prezentis kvin-punktan proponon pri disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano.

Nawaz Sharif diris, ke Pakistano prenas la amikecon kun Ĉinio kiel angulŝtonon de sia eksterlanda politiko, kaj la pakistana popolo alte ŝatas la fratecon kun la ĉina popolo. Pakistano dankas Ĉinion pro ĝiaj subtenoj rilate la suverenecon kaj sekurecon, kaj estas kontenta pri la bona kunlaboro kun Ĉinio pri tutmondaj kaj regionaj demandoj. Li diris ankaŭ, ke Pakistano persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj subtenas ĉinajn starpunktojn pri Tajvano, Tibeto, Xinjiang kaj la Suda Ĉina Maro. Li aldonis, ke pakistana-ĉina ekonomia koridoro, kiel simbola projekto de la dulanda kunlaboro, estas signifoplena por paco kaj prospero de la regiono.

Tiutage en Islamabado Xi Jinping renkontiĝis kun ĉefstabestro de la pakistana armeo Rashad Mahmood, stabestro de la tera armeo Raheel Sharif, stabestro de la mara armeo Muhammad Zakaullah kaj stabestro de la aera armeo Marshal Sohail Aman.

Xi Jinping montris, ke la pakistana armeo delonge ludas gravan rolon por disvolvado de la rilatoj kaj amikeco kun Ĉinio, kaj en la nova situacio, konstruado de pli intimaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano kun la komuna sorto ankaŭ bezonas komprenon kaj subtenon de la pakistana armeo. Li diris, ke Ĉinio firme subtenas klopodojn de Pakistano por sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco kaj ankaŭ kontraŭterorisman strategion de Pakistano. Li montris ankaŭ, ke Pakistano faris malfacilajn penojn por bati terorismon kaj estas grava forto en la regiono por paco kaj disvolvado.

Rashad Mahmood diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano estas plenampleksaj kaj longedaŭraj kaj havas strategian signifon, kaj Pakistano dankas Ĉinion pro ĝiaj longtempaj helpoj kaj subtenoj. Li diris ankaŭ, ke la pakistana armeo subtenas senĉesan solidigon kaj profundigon de la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj, kaj firme subtenos plu la klopodojn de Ĉinio bati terorismon kaj konservi la nacian sekurecon.

La vizito de prezidanto Xi Jinping vekis grandan atenton de pakistanaj amaskomunikiloj. Marde ĉefaj mediatoj de la lando aperigis komentojn pri atingoj de la vizito.

La pakistana ĵurnalo Dawn aperigis en sia retpaĝaro artikolon sub la titolo "la ekonomia koridoro fariĝis fokuso, Pakistano kaj Ĉinio subskribis 51 kunlaborajn interkonsentojn". La artikolo rimarkigis, ke pakistana ĉefministro Nawaz Sharif diris, ke malgraŭ la ŝlosila ŝanĝiĝo de internacia kaj regiona situacio, forte disvolviĝas la rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio, la du ĉia-veteraj amikoj; la pakistana-ĉina amikeco estas la kristaliĝo de la fervoro kaj saĝo de gvidantoj kaj popoloj de la du landoj. La artikolo akcentis, ke la pakistana-ĉina ekonomia koridoro favoros la disolvadon de ĉiuj regionoj kaj provincoj de Pakistano kaj faros la landon regiona nodo de komerco kaj investado.

La nacia novaĵ-agentejo de Pakistano marde raportis, ke Pakistano kaj Ĉinio subskribis 51 kunlaborajn interkonsentojn kaj memorandojn, kaj ke konstruado de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro suriris la rapidan vojon.

Ŝipo kun ĉirkaŭ 700 kontraŭleĝaj migrantoj sinkis sabate dum la vojaĝo de Libio al Italio. En la sekvanta tago alia ŝipo kun ĉirkaŭ 200 kontraŭleĝaj migrantoj pereis en la maro proksima al Grekio. Estas neniu oficiala raporto pri la nombro de viktimoj de la du ŝippereoj. Tamen iuj mediatoj raportis, ke oni antaŭkalulis, ke pro tiuj du akcidentoj ĉi-jare la nombro de mortintaj kontraŭleĝaj migrantoj kreskis ĝis 1 500. Oftaj akcidentoj de ŝipoj kun kontraŭleĝaj migrantoj estigis maltrankvilon de la internacia komunumo. Lunde Eŭropa Unio urĝe kunvokis ministrojn pri eksterlandaj aferoj kaj tiujn pri internaj aferoj el la membroŝtatoj por diskuti kiel kune trakti la demandon de kontraŭleĝaj migrantoj.

La ministra kunveno okazis lunde en Luksemburgo kaj prezentis dek-punktan planon pri traktado de la demando pri migrado. Laŭ la plano, EU intensigos la komunan agadon en la regiono de Mediteraneo, pliigos financan subtenon al la nunaj komunaj agadoj Triton kaj Poseidon kaj plivastigos la agadojn, kaj la membroŝtatoj kolektos fingropremaĵojn el ĉiuj enmigrantoj.

Funkciulo el la sekureca departemento de Jemeno lunde diris, ke tiutage militaviadiloj de Saud-Arabio kaj aliaj landoj kelkfoje atakis Sanaon, la ĉefurbon de Jemeno. La atako mortigis almenaŭ 60 homojn kaj vundis 49 aliajn.

La funkciulo, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke lunde matene militaviadiloj de Saud-Arabio kaj aliaj landoj atakis la montaran barakon en sudokcidenta Sanao kaj mortigis 60 militantojn de la ŝijaista grupo Houthi kaj registarajn armeanojn fidelajn al la eksa prezidento Ali Abdullah Saleh. La atako ankaŭ alportis katastrofon al civiluloj ĉe la piedo de la monto kaj vundis almenaŭ 49 homojn.

Lunde usona ĵurnalo "New York Times" publikigis komenton titolitan "S-ro Shinzo Abe kaj la japana historio", urĝante, ke la japana ĉefministro Shinzo Abe, kiu baldaŭ vizitos Usonon, vizaĝu al la historio de la Dua Mondmilito kaj akcelu stabilecon en Azio.

La komento montras, ke sukceso de la vizito de Shinzo Abe dependas de tio, ĉu li povos sincere trakti la japanan historion rilate la Duan Mondmiliton.

La komento diras, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de finiĝo de la Dua Mondmilito, kaj historiaj demandoj devus esti frue solvitaj. La komento atribuas la sensolvecon de tiuj historiaj demandoj ĉefe al Shinzo Abe kaj liaj politikaj aliancanoj el la dekstraj partioj, kiuj longtempe pridubas kaj eĉ intencas distordi la historion, kaj tiel streĉiĝis la situacio en Azio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto