Vizitu Forumon

Montotransloko Fare de Malsaĝa Avo

(GMT+08:00) 2015-04-22 10:55:55     Redaktoro:Pluveta

Cirkulas ne nur rakonto pri la postkuro de Kuafu al la suno, sed ankaŭ rakonto pri la helpo fare de kuafu-oj al Malsaĝa Avo en transloko de du grandaj montoj antaŭ la domo.

En pratempo, en la Norda Montaro vivis maljunulo nomata Malsaĝa Avo kun la aĝo de pli ol 90 jaroj. Antaŭ lia domo staris du grandaj montoj Taihang kaj Wangwu, kiuj baris al li la vojon. Li kunvokis siajn familianojn kaj diris: "Estas ĝene kaj malagrable, ke la du grandaj montoj baris al ni la vojon. Ni transloku ilin, ĉu bone?"

Liaj filoj kaj nepoj ĉiuj aprobis: "Jes, bone!"Informiĝinte ke ĉiuj familianoj pretas transloki la montojn, la edzino dubis pri sukceso kaj demandis al Malsaĝa Avo: "Rezignu pri la plano transloki la montojn. Por vi, profundaĝulo, estas tre malfacile transloki eĉ malgrandan terdeklivaĵon, por ne paroli pri transloko de la du grandaj montoj Tajhang kaj Wangwu. Kien vi metus tiujn ŝtonojn kaj teron, eĉ se vi sukcesus transloki ilin?"

Ĉiuj familianoj aprobis, kaj la laboro komenciĝis. Iuj fosis, aliaj ŝarĝis korbojn per fositaĵoj kaj triaj transportis ilin al la maro Bohai.a filoj kaj nepoj de Malsaĝa Avo respondis: "Ni transportos ilin en la maron Bohai."

Vidvino de la najbaro Jing Chengshi havis filon, kiu estis 7-8 jarojn aĝa. Vidante, ke ili energie laboras, li saltetante alkuris por helpi.

Tiuj, kiuj transportis fositaĵojn al la maro Bohai, bezonis pli ol duonon da jaro por fari ir-reiron.

En Hequ estis maljunulo, konata kiel Grandaĝulo Saĝa. Li ridis pri ilia peniga laboro dirante: "Aĉjo, iom ripozu. Vi estas tiel maljuna kaj malforta, ke vi ĉiutage povas transporti nur iomete da tero. Kiel vi povas forigi tiujn du grandajn montojn!"

Malsaĝa Avo kolerigite respondis: "Ne diru plu! Ŝajnas al mi, ke vi estas malpli klera ol la vidvino kaj ŝia filo. Kiam mi mortos, miaj filoj daŭrigos la laboron; kiam ili mortos, estos miaj nepoj, kaj poste iliaj filoj kaj nepoj, kaj tiel plu senfine. La du montoj ne plu povos kreski, kaj ni laboras penege, generacion post generacio. Kial do ni ne povos ilin ebenigi?"

Aŭdinte tion, Grandaĝulo Saĝa mutiĝis kaj trovis neniun vorton por diri.

Neatendite, tiuj vortoj de Malsaĝa Avo estis aŭdita de iu ĉiela dio kaŝanta en nubo. Li estis surprizita kaj tuj iris raporti al la Ĉiela Imperiestro. Aŭskultinte tion, ankaŭ la Ĉiela Imperiestro estis surprizita kaj samtempe profunde kortuŝita de la firma volo de Malsaĝa Avo. Tial li ordonis du filojn de giganto Kuafu surdorse forporti la du montojn antaŭ la domo de Malsaĝa Avo. Unu estis transportita al Shuodong, la alia al Yongbei. Tiel la du montoj origine ligitaj staris respektive en du malsamaj lokoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto