Vizitu Forumon

Alĝeria ĉefministro Sellal unuafoje vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2015-04-23 19:23:28     Redaktoro:Xiong Linping

Ĵaŭdon en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke invitite de la ĉina ĉefministro Li Keqiang, la alĝeria ĉefministro Abdelmalek Sellal faros oficialan viziton al Ĉinio de la 28a de aprilo ĝis la 1a de majo.

Hong Lei konigis, ke tiu ĉi vizito estas la unuafoja vizito de ĉefministro Sellal mem al Ĉinio, kaj ankaŭ la unuafoja vizito de alĝeria ĉefministro al Ĉinio, tial Ĉinio kaj Alĝerio ambaŭ alte atentas pri la vizito; dum la vizito de Sellal prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj renkontiĝos kun li, kaj la du partioj vaste akj profunde interŝanĝos opiniojn pri tio, kiel plue firmigi kaj profundigi la plenampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Alĝerio, fortigi esencan dulandan kunlaboron en diversaj terenoj, kaj pri internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgataj. Krom Pekinon, ĉefministro Sellal vizitos ankaŭ Ŝanhajon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto