Vizitu Forumon

Liu Yunshan partoprenis la aktivadon de legantoj en la malferma tago

(GMT+08:00) 2015-04-23 20:06:57     Redaktoro:Xiong Linping

Okaze de la 20a Monda Tago de La Libro, antaŭtagmeze de la 23a de aprilo Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, venis al la librokompanio Zhonghua kaj tie partoprenis la aktivadon de legantoj en la malferma tago.

Liu Yunshan substrekis, ke foliumado de libro estas utila, legado de libro kreskigas saĝon; legado estas fundamenta vojo de mensa disvolviĝo por nacio, kaj grava enhavo por konstrui potencan landon kun lernemo. Li diris ankaŭ, ke indas popularigi legemon kaj lernemon, konduki homojn al emo legi, heredi elstaran tradician kulturon, disvolvi kernan valorkoncepton de socialismo, kaj pliigi fortojn kiuj faru la tutan socion inklina marŝi supren.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto