Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis kun japana ĉefministro

(GMT+08:00) 2015-04-23 16:04:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en Ĝakarto ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Abe Shinzo kaj interŝanĝis kun li opiniojn pri la dulandaj rilatoj.

Xi Jinping rimarkigis, ke la ĉefa principo por traktado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas rigore observi la spiriton de la kvar politikaj dokumentoj kaj certigi disvolvadon de la rilatoj en ĝusta direkto, kaj la kvar-punkta principa interkonsento atingita de la du flankoj en la lasta jaro reflektas tiun ideon. Li akcentis, ke historia demando estas grava principa demando, kiu rilatas al la politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li esperis, ke Japanio serioze traktos zorgojn de siaj aziaj najbaroj kaj eligos pozitivan signalon rekte alfronti la historion.

Abe Shinzo diris, ke disvolvado de la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio utilas al popoloj de la du landoj kaj al paco kaj disvolvado de la mondo, kaj li tute konsentas, ke disvolvado de la du landoj ne konsistigas minacon unu al la alia. Li diris, ke Japanio volas efektivigi la kvar-punktan principan interkonsenton atingitan en la lasta jaro, aktive antaŭenigi komunikadon kaj dialogon de la du landoj en ĉiuj kampoj kaj akceli reciprokan komprenon de la du popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto