Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 24)

(GMT+08:00) 2015-04-24 17:44:44     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping ĉeestis celebradon de 60a datreveno de Afrik-Azia Konferenco; gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango renkontiĝos en Pekino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede en la indonezia urbo Bandungo kunvenis aziaj kaj afrikaj gvidantoj por festi la 60an datrevenon de la Afrik-Azia konferenco kaj la 10-jaran jubileon de la novtipa azi-afrika strategia partnereco. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la celebradon.

Laŭ aranĝo, matene je la 9a horo kaj 20 minutoj la aziaj kaj afrikaj gvidantoj piediris el la hotelo Savoy Homann al la Sendependa Domo, en kiu okazis la Afrik-Azia Konferenco. Tio estis historia piedirado. Antaŭ 60 jaroj la ĉeestantoj de la Afrik-Azia Konferenco piediris de tiu hotelo ĝis la Sendependa Domo. Nun la gvidantoj trairis la vojon por konservi la memoron pri la konferenco kaj disvolvi la bandungan spiriton de solidareco, amikeco kaj kunlaboro.

Ĵaŭde en Ĝakarto fermiĝis Azi-Afrika Pintkunveno. La kunveno venis en vastan akordon pri akcelo de prospero, sekureco kaj stabileco de aziaj kaj afrikaj landoj, kaj adoptis tri dokumentojn, nome, "Bandunga Komunikaĵo", "Deklaro pri Azi-Afrika Novtipa Strategia Partnereco" kaj "Deklaro pri Palestino".

Nome de la ĉeestantaj gvidantoj, indonezia prezidento Joko Widodo faris parolon. Li diris, ke la pintkunveno konsentis establi plenumeblan kontrolan mekanismon. Li diris ankaŭ, ke li kun aliaj gvidantoj klopodos por certigi plenumon de azi-afrika novtipa strategia partnereco, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de aziaj kaj afrikaj landoj renkontiĝos intertempe de la Ĝenerala Asembelo de UN en ĉiu dua jaro.

Li anoncis, ke la pintkunveno konsentis difini la 24an de aprilo kiel "Azi-Afrikan Tagon" kaj Bandungon kiel "ĉefurbon de Azi-Afrika solidareco", kaj subteni establon de "Azi-Afrika Centro" en Indonezio.

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede diris, ke gvidantoj de la KPĈ kaj Kuomintango, kies ĉefstabejo troviĝas en Tajvano renkontiĝos maje en Pekino. La du gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri interŝanĝoj inter la KPĈ kaj Kuomintango kaj la rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo.

Prezidanto de Kuomintango Eric Chu gvidos delegacion viziti Pekinon post partopreno en la Trans-Markola Ekonomia, Komerca kaj Kultura Forumo, kiu laŭplane okazos la 3an de majo en Ŝanhajo. Li renkontiĝos kun ĝenerala sekretario de la KPĈ Xi Jinping en la 4a de majo.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, ĵaŭde diris, ke oni devas starigi perfektan efektivigan mekanismon de la disvolva tagordo por la periodo post 2015 por sekurigi disvolvajn resursojn kaj garantii atingon de la disvolvaj celoj.

Tiutage UN okazigis la 4an kunvenon de la interregistara traktado pri la disvolva tagordo por la periodo post 2015. Wang Min diris, ke la celo de daŭrigebla disvolvado estas la ĉefa bazo de la disvolva tagordo, kaj por ĝi estis starigitaj ne nur celoj de la disvolvado en diversaj kampoj, sed ankaŭ diversaj rimedoj de la efektivigo. Li akcentis, ke ĉiuj landoj devas efektivigi rezolucion de la Ĝenerala Asembleo, sed ne denove komenci intertraktadon pri celoj de daŭripova disvolvado.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio opinias, ke oni devas fortigi la kunordigon de la tria internacia konferenco pri disvolva financado kaj tiun de la disvolva tagordo por la periodo post 2015. Ĉinio volas diskuti kun ĉiuj landoj kiel aneksi atingojn de la tria internacia konferenco pri disvolva financado al rimedoj de la efektivigo de la disvolva tagordo kaj pozitive kontribui por efektivigo de la disvolva tagordo.

Ĵaŭde en Johannesburgo, pli ol 30 000 sud-afrikanoj kaj fremdlandanoj partoprenis en kontraŭksenofobia parado.

Gvidate de David Makhura, provincestro de Gauteng, kaj Parks Tau, urbestro de Johannesburgo, la paradantoj trairis plurajn stratojn de la urbcentro kaj atingis la palacon Mary Fitzgerald. Sur la tuta vojo la paradantoj kriis sloganojn "ĉesigu ksenofobion", "ĉesigu mortigon kaj perforton", "ĉesigu rabon". La parado iris en ordo.

Ĵaŭde en suda Jemeno daŭris batalo inter la ŝijaista grupo Houthi kaj la tribaj armitaj fortoj, kiuj subtenas la nunan prezidenton Abd-Rabbu Mansour Hadi.

Oficiro de la jemena registara armeo diris, ke post kiam Saud-Arabio anoncis ĉesigi la aeratakon en la 21a de aprilo, la ŝijaista grupo Houthi rapidigis la paŝojn de atako kaj prenis plurajn fortikaĵojn en suda Jemeno. Nun neniu signo montras, ke la du flankoj batalhaltos.

La aeratako de Saud-Arabio kaj aliaj landoj daŭris pli ol 20 tagojn. Saud-Arabio postulis rehavigi al prezidento Hadi laŭleĝan statuson, kaj la ŝijaista grupo Houthi sin malarmi kaj retiri el okupataj urboj.

La usona esplor-centro Pew ĵaŭde publikigis raporton, dirante, ke de 2010 ĝis 2050 la islama populacio kreskos per 73%, tial en la dua duono de tiu ĉi jarcento islamo eble fariĝos la plej granda religio anstataŭ kristanismo.

Laŭ statistikoj, la islama populacio kreskos de 1 600 milionoj en 2010 ĝis 2 800 milionoj en 2050, kaj la kresko estas pli alta ol tiu de 35% de la monda loĝantaro. Islamanoj okupos 29,7% de la monda loĝantaro. Ĉirkaŭ triono de la islamanoj loĝas en Mez-Oriento kaj Afriko, en kiuj rapide kreskas la loĝantaro, kaj la kresko de la islama populacio estas multe pli alta ol tiuj de aliaj religiaj grupoj.

La 23a de aprilo ĉi-jare estis la 20a Monda Tago de Libro kaj Kopirajto. Tiutage Unesko organizis buntajn aranĝojn en Parizo kaj aliaj lokoj de la mondo, esperante, ke pli da homoj komprenos kaj spertos la rolon de libroj kaj legado en beligo de la vivo. Ĉi-jare Unesko difinis al la Monda Libro-Tago la temon "ĉiuj povu ricevi librojn". Tiutage la aranĝo en la ĉefstabejo de Unesko fokusiĝis al handikapuloj. Bonfaraj institucioj kaj eldonejoj de Francio alportis multajn specialajn librojn kaj instruis al infanoj brajlon kaj signolingvon, esperante, ke ili konos pli da rimedoj, kiuj helpas la handikapulojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto