La usona esplor-centro Pew ĵaŭde publikigis raporton, dirante, ke de 2010 ĝis 2050 la islama populacio kreskos per 73%, tial en la dua duono de tiu ĉi jarcento islamo eble fariĝos la plej granda religio anstataŭ kristanismo.
Laŭ statistikoj, la islama populacio kreskos de 1 600 milionoj en 2010 ĝis 2 800 milionoj en 2050, kaj la kresko estas pli alta ol tiu de 35% de la monda loĝantaro. Islamanoj okupos 29,7% de la monda loĝantaro. Ĉirkaŭ triono de la islamanoj loĝas en Mez-Oriento kaj Afriko, en kiuj rapide kreskas la loĝantaro, tamen la kresko de la islama populacio estas multe pli alta ol tiuj de aliaj religiaj grupoj.