Vizitu Forumon

Ŝtatgvidantoj festas 60an datrevenon de Afrik-Azia Konferenco

(GMT+08:00) 2015-04-24 16:20:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en la indonezia urbo Bandungo kunvenas aziaj kaj afrikaj gvidantoj por festi la 60an datrevenon de la Afrik-Azia konferenco kaj la 10-jaran jubileon de la novtipa azi-afrika strategia partnereco. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestas la celebradon.

Laŭ aranĝo, matene je la 9a horo kaj 20 minutoj la aziaj kaj afrikaj gvidantoj piediris el la hotelo Savoy Homann al la Sendependa Domo, en kiu okazis la Afrik-Azia Konferenco. Tio estas historia piedirado. Antaŭ 60 jaroj la ĉeestantoj de la Afrik-Azia Konferenco piediris de tiu hotelo ĝis la Sendependa Domo. Nun la gvidantoj trairis la vojon por konservi la memoron pri la konferenco kaj disvolvi la bandungan spiriton de solidareco, amikeco kaj kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto