Vizitu Forumon

Ĉinio rifuzas akuzon de Filipinio pri ŝtelo de fiŝoj

(GMT+08:00) 2015-04-24 20:31:28     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉinio vendrede rifuzis la akuzon, ke ĝia marborda gardistaro konfiskis fiŝojn kaptitajn de filipinaj fiŝistoj en la Suda Ĉina Maro, urĝante Filipinion haltigi kontraŭleĝan fiŝadon en la akvoj de Ĉinio.

La filipina fiŝkapta buroo ĵaŭde diris, ke la ĉina marborda gardistaro suriris du filipinajn fiŝkaptajn ŝipojn proksime al la insulo Huangyan en la 11a de aprilo kaj kaptis la ŝipanojn.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke la insulo Huangyan estas la ĉina teritorio, kaj la marborda gardistaro patrolis en la akvoj por konservi ordon en la maro. Li urĝis Filipinion respekti la teritorian suverenecon de Ĉinio kaj certigi siajn fiŝistojn konscii kontraŭleĝecon de la fiŝado en la akvoj de la insulo Huangyan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto