|
|
||
Irana ĉefreprezentanto por intertraktado Abbas Araqchi diris vendrede en Vieno, ke iom progresis la intertraktado pri la irana nuklea demando. Li diris al mediatoj, ke la intertraktado estas antaŭenigita tre malrapide, tamen ĝi iom progresis.
La irana novaĵ-televido citis parolon de Araqchi, ke nuligi sankciojn kontraŭ Irano estas unu el la ĉefaj temoj. Li emfazis, ke ne eblas esti la rimedo de laŭstadia nuligo. Krome, Usono kaj Irano havas malsamajn komprenojn pri la plano de kadra solvo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |