Vizitu Forumon

Sud-Afriko promesas doni fortan protekton al fremdlandanoj

(GMT+08:00) 2015-04-25 14:38:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Sud-afrika prezidento Jacob Zuma vendrede diris, ke la sud-afrika registaro donos fortan protekton al fremdladanoj loĝantaj en Sud-Afriko kaj plenforte klopodos por malebligi la aperon de simila violento.

Tiutage en la prezidenta rezidejo en Pretorio Zuma renkontiĝis kun pli ol 50 fremdlandanoj. Li diris al raportistoj post la renkontiĝo, ke la registaro unuanime konsentis kune klopodi por malebligi la aperon de simila violento. Li aldonis, ke la sud-afrika registaro bonvenigas fremdlandanojn iri al Sud-Afriko por investado kaj komercado kaj jam fondis specialan komisionon por komunikado kun fremdlandanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto