Vizitu Forumon

Ĉefo de UN estas maltrankvila pri oftaj atakoj al misio en Malio

(GMT+08:00) 2015-04-25 15:08:26     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon vendrede faris deklaron pere de sia proparolanto, esprimante sian maltrankvilon pri lastatempaj atakoj al la packonservantoj de UN en Malio, kaj urĝante puni la atakintojn.

La deklaro diris, ke en la pasintaj dek tagoj tendaro kaj veturiloj de la Multdimensia Stabiliga Misio de UN en Malio estis kvar-foje atakitaj, kvin civiluloj mortis kaj 16 packonservantoj kaj civiluloj estis vunditaj. La deklaro akcentis, ke atakoj kontraŭ civiluloj kaj packonservantoj de UN serioze malobservis la internacian leĝon, kaj tiuj atakoj reliefigis la urĝecon serĉi politikan solvon kaj restarigi la sekurecon en norda Malio. Ban reasertis, ke UN klopodos subteni la malian popolon serĉi pacon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto