Vizitu Forumon

Almenaŭ 551 civiluloj mortis pro konflikto en Jemeno

(GMT+08:00) 2015-04-25 15:28:36     Redaktoro:Yu Rongkang

Rupert Colville, proparolanto de la Alta Komisaro de UN pri Rifuĝintoj, vendrede diris, ke de la 26a de marto ĝis la 22a de aprilo almenaŭ 551 civiluloj mortis pro konflikto en Jemeno, kaj inter ili estis 31 virinoj kaj 115 infanoj. Krome, 1 185 aliaj civiluloj estis vunditaj, kaj almenaŭ 64 konstruaĵoj estis detruitaj.

Laŭ donitaĵoj de UN, en la lastaj tagoj senĉese kreskis la nombro de la mortintoj kaj vunditoj. En merkredo la aeratakoj al kelkaj urboj mortigis 58 civilulojn, inkluzive de sep infanoj. Marde almenaŭ 20 homoj pereis kaj 120 aliaj vundiĝis pro konflikto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto