Vizitu Forumon

Forta tertremo trafis Nepalon

(GMT+08:00) 2015-04-25 16:38:56     Redaktoro:Yu Rongkang

La retejo de Geologia Esploro de Usono sabate raportis, ke tiutage 7,9-magnituda tertremo trafis Nepalon. Forta skuo estis sentebla en la ĉefurbo Katmanduo, kaj iuj konstruaĵoj estis detruitaj. Nun ankoraŭ estas neniu detala raporto pri morto kaj vundiĝo de homoj.

La forta tertremo okazis en Katmanduo posttagmeze je la 2a horo kaj 11 minutoj laŭ la pekina tempo. La tertremo ŝancelis konstruaĵojn, kaj glitigis parkitajn aŭtojn sur vojoj. La skuo daŭris ĉirkaŭ unu minuton. Poste okazis kelkaj fortaj skuoj en la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto