|
|
||
Sabate posttagmeze je la 5a horo kaj 17 minutoj 5,9-magnituda tertremo trafis la gubernion Tingri en Tibeto. La hipocentro estis profunda 20 kilometrojn.
Pli frue en tiu tago la 8,1-magnituda tertremo en Nepalo tuŝis la guberniojn Gyirong kaj Nyalam de la regiono Shigatse de Tibeto, proksimajn al Nepalo. Tie iuj konstruaĵoj estis difektitaj kaj unu homo mortis.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |