Vizitu Forumon

8,1-magnituda tertremo mortigis 114 homojn en Nepalo

(GMT+08:00) 2015-04-25 18:52:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate tagmeze je la 12a horo laŭ la loka tempo forta tertremo trafis Katmanduon, la ĉefurbon de Nepalo. La Ĉina Centro de Seisma Reto determinis, ke la tertremo estis 8,1-magnituda, kaj la hipocentro profundis 20 kilometrojn. Proparolanto de la nepala ministerio de internaj aferoj diris, ke la tertremo mortigis almenaŭ 114 homojn. La ĉina ambasadorejo en Nepalo konfirmis, ke eble unu aŭ du ĉinaj civitanoj mortis, kaj iuj ĉinaj turistoj restas nekontakteblaj.

En Katmanduo iuj konstruaĵoj estis detruitaj, kaj sur vojoj estis multaj ruboj. Homoj estis kaptitaj de paniko kaj amasiĝis sur la stratoj. La tertremo interrompis la lokan telefonan komunikadon. La Brita Brodkasta Kompanio citis en sia raporto la parolon de nepala ministro pri informoj, ke Nepalo alvokas helpojn de la internacia komunumo, kaj ĝi urĝe bezonas spertojn kaj aparatojn por la batalo kontraŭ tiel forta tertremo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto