Vizitu Forumon

Rakonto pri diametra kontraŭeco

(GMT+08:00) 2015-04-29 14:00:33     Redaktoro:Pluveta

De la 5-a jarcento ĝis la 3-a jarcento a.K. estis epoko de Militaj Regnoj (475-221 a.K.). Tiutempe multaj regnoj de dukoj aŭ princoj samtempe ekzistis en Ĉinio kaj senĉese militis inter si, tial en diversaj regnoj aperis amaso da konsilistoj, kiuj donis konsilojn kaj ideojn por reĝoj. Tiuj konsultatoj lertis citi profundajn kaj vivplenajn alegoriojn por ke reĝoj volonte akceptos pledojn de ili. La rakonto pri diametra kontraŭeco ĝuste estas pri tio, ke Ji Liang, ministro de la Regno Wei, persvadis reĝon de Wei per alegorio.

En la epoko de Militaj Regnoj (475-221 a.K.), potencaj regnoj de dukoj aŭ princoj ĉiam volis regi la tutan landon. Ankaŭ la reĝo de Wei havis la saman volon, li volis unue ataki ĉefurbon de la regno Zhao por subigi la reĝon de Zhao. Tiutempe, la ministro Ji Liang laboris ekstere, konigite pri tiu mesaĝo, li estis tre maltrankvila. Li rapide revenis la regnon de Wei kaj iris al la palaco por intervidiĝi kun la reĝo.

La reĝo de Wei dispoziciis planon pri atako al la regno Zhao. Vidinte la trorapidan revenon de Ji Liang, li sentis tion stranga. Do li demandis al Ji Liang: "Kiu afero rapidigis vin viziti min sen ordigo de la vesto?"

Ji Liang respondis: "Via Reĝa Moŝto, ĵus mi vidis strangan aferon, tial mi tuj raportas ĝin al vi."La reĝo estas sciema kaj tuj demandis kiu afero okazis.Ji Liang diris: "Ĵus mi vidis, ke iu ĉevalĉaro iras al nordo. Mi do demandis al la homo sur la ĉaro: 'Kien vi iros?' Li diris: 'Al la regno Chu.' Mi estis surprizita kaj demandis: 'La regno Chu situas en suda parto, kial vi iras al nordo?' Tamen li diris: 'Mia ĉevalo estas la plej bona, ĝi finfine povos atingi Regnon Chu!' Mi estis plie mirigita kaj refoje demandis: 'Eĉ se vi havas plej bonan ĉevalon, tamen vi iras laŭ la kontraŭa direkto.' Li diris: 'Ne prizorgu, mi kunportas kun mi sufiĉe da mono.' Mi ne komprenis, tial mi diris al li: 'Malgraŭ ke vi kunportas multe da mono, tamen vi iras laŭ la kontraŭa vojo!' Tamen li ekridegis kaj diris: 'Ne grave! Mia konduka tekniko estas plej kompetenta!' Via Reĝa Moŝto, li ne akceptis mian averton kaj daŭre iras al nordo."

Aŭdinte tion, la reĝo de Wei ne povis sin deteni de redego kaj diris: "Kiel ekzistas tia malsaĝa homo en nia regno!" Tamen Ji Liang plue diris: "Via Reĝa Moŝto, ĉu vi volas fariĝi ĉefo de reĝoj de diversaj regnoj? Do unue vi devas akiri konfidon de popolanoj de la lando. Tamen nun vi volas venki la regnon Zhao por altigi vian prestiĝon, nur depende de tero plie granda kaj armeo pli potenca, se vi faros tion, vi nur malproksimiĝos de la celo, same kiel la homo veturiganta la ĉevalĉaron, li volas iri al la regno Chu en suda parto, tamen fakte iras al norda parto, fine li malproksimiĝios pli kaj pli de la regno Chu."

La reĝo de Wei komprenis, ke Ji Liang avertis lin per alegorio. Li klinis la kapon kaj meditis kelkajn minutojn, li pensis, ke la vortoj de Ji Liang estas raciaj. Fine la reĝo nuligis la planon pri atako al la regno Zhao.El tiu rakonto naskiĝis idiomaĵo "diametra kontraŭeco". En Ĉinio, la homoj ofte uzas tiun idiomaĵon por esprimi tion, ke la reala agado estas kontraŭa al la decidita celo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto