Vizitu Forumon

Franca prezidento Francois Hollande vizitis Kubon

(GMT+08:00) 2015-05-12 14:50:07     Redaktoro:肖恒刚

Lunde franca prezidento Francois Hollande faris prelegon en Havana Universitato kaj apelaciis, ke Usono nuligu la duonjarcentajn komercan blokadon kaj embargon kontraŭ Kubo.

Dimanĉe vespere Hollande atingis Kubon por la vizito. Li estas la unua franca ŝtatestro, kiu vizitas tiun landon post la Malvarma Milito. Lunde en sia interparolo kun kuba prezidanto de Ŝtata Konsilio Raul Castro, Hollande esprimis pozitivan sintenon al la dulandaj rilatoj kaj kunlaboroj en politika, ekonomia kaj aliaj kampoj.

Li interparolis ankaŭ kun kuba revolucia gvidanto Fidel Castro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto