Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 15)

(GMT+08:00) 2015-05-15 17:39:58     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping kaj Narendra Modi vizitis Xi'an; Ĉinio multe helpas Latin-Amerikon en disvolvado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde posttagmeze en Xi'an ĉina prezidanto Xi Jinping oficiale intervidiĝis kun hinda ĉefminitro Narendra Modi. Poste la du ŝtatestroj kune vizitis la urbon, parolis pri historio de la amikeco inter Ĉinio kaj Hindio kaj interŝanĝis opiniojn pri kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj inter la du landoj.

Xi Jinping atendis Modi en la templo Dacien, kaj poste ili vizitis la templon. Xi diris, ke pasintjare Modi akompanis lin viziti lian hejmŝtaton Gujarat kaj konigis lin pri studado de ĉina fama bonzo Xuanzang de la dinastio Tang en Gujarat. Reveninte al Ĉinio, Xuanzang tradukis budhisman sutron ĝuste en la templo Dacien. Xi diris, ke hodiaŭ ili kune retrorigardis la historion de interŝanĝoj inter ĉina kaj hinda civilizacioj kaj amika kontakto de la du popoloj por akceli amikajn interŝanĝojn de la du landoj kaj aldoni novan viglecon al disvolvado de la dulandaj rilatoj.

Post ilia vizito al la templo, la antikva urbo Xi'an okazigis solenan ceremonion en la tang-dinastia stilo por bonvenigi Modi. La du ŝtatestroj kune spektis artan prezentadon "Sonĝo al Chang'an", kiu reflektis la civilizaciojn de Ĉinio kaj Hindio.

Lastatempe estro de la disvolva centro de la Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo Mario Pezzini diris intervjuate, ke ekonomia disvolvado de Ĉinio altigis la ekonomian elastecon de Latin-Ameriko, kaj ĝiaj spertoj estas lernindaj por latin-amerikaj landoj. Ĉinio multe helpas Latin-Amerikon en disvolvado.

Vendrede vicestro de la Ĉina Popola Diplomatia Asocio Wei Wei diris, ke en la 25a kaj 26a ĉimonate en Pekino la neregistara forumo de la Konferenco pri Interreago kaj Fid-konstruaj Rimedoj en Azio okazigos sian unuan jarkunvenon kaj kunvenon pri sia fondiĝo.

Laŭ freŝaj donitaĵoj de la Komerca Ministerio de Ĉinio, en la antaŭaj kvar monatoj de la kuranta jaro, la eksterlanda investo de Ĉinio kreskis per 36,1%, dume la investo en Eŭropo kreskis per 487%, kompare kun tiu en la responda periodo de la lasta jaro. En la lastaj jaroj Ĉinio evidente pliigis la eksterlandan investon. De januaro ĝis februaro de 2015 ĉinaj investantoj faris rektan investon al 2 884 eksterlandaj entreprenoj en 146 landoj kaj regionoj, kaj la totala kvanto de nefinanca investo kalkuliĝis al 214,37 miliardoj da juanoj.

La nepala Ministerio de Internaj Aferoj vendrede publikigis novajn donitaĵojn. La forta tertremo marde en la lando rezultigis morton de 117 homoj kaj vundiĝon de 8 316 aliaj.

La tertremo influis pli ol 30 guberniojn, kaj plej serioze trafita estis la gubernio Dolakha je dekoj da kilometroj oriente de la ĉefurbo Katmanduo.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵaŭde adoptis per granda plimulto la leĝprojekton pri revizio de la irana nuklea problemo.

La leĝprojekto estis voĉdone adoptita per 400 voĉoj kontraŭ 25. Ĝi estis aprobita de la ĉambro kaj la senato de la Kongreso kaj estos prezentita al prezidento Barack Obama por subskribo. Obama diris antaŭ tio, ke li subskribos la projekton kiel leĝon, se ĝi estos adoptita en la kongreso kun neniu aldonita klaŭzo.

Laŭ tiu ĉi leĝprojekto la usona registaro devas subteni la eble atingotan plenampleksan interkonsenton pri la irana nuklea problemo al la Kongreso por ekzameno kaj voĉdono. La Kongreso ekzamenos ĝin en 30 tagoj, kaj dume la registaro ne rajtos nuligi iun ajn sankcion aplikitan de la Kongreso kontraŭ Irano. Se la Kongreso ne aprobos la interkonsenton, eble estos parte limigita la rajto de prezidento pri nuligo de sankcioj kontraŭ Irano.

Mario Draghi, estro de la Centra Banko de Eŭropo, diris ĵaŭde en Vaŝingtono, ke pro la diskreteco de entreprenoj kaj familioj al ekonomiaj riskoj, la Centra Banko de Eŭropo efektivigos plu la planon pri aĉeto de obligacioj ĝis atingi celon de la politiko.

Tiutage Draghi ĉeestis aktivaĵon de la Internacia Mona Fondaĵo. Li diris, ke la kvanteca malstriktigo de la Centra Banko de Eŭropo havas esencan influon al prezo de aktivo kaj ekonomia fido, tamen oni ankoraŭ devas observi ĝian influon al investo, konsumo kaj inflacio; la Centra Banko de Eŭropo aĉetos plu obligaciojn ĝis kiam la nivelo de inflacio releviĝos ĝis 2%.

La nova israela kabineto, organizita de ĉefministro Benjamin Netanyahu, ĵuris enoficiĝon ĵaŭde vespere, gajninte la parlamentan baloton pri konfido. Prezidento Reuven Rivlin prezidis ceremonion de la enoficiĝo.

La nova kabineto konsistas el 20 ministroj: 12 el la Likuda Partio, tri el la dekstra Partio de Juda Hejmo, tri el la meza partio Kulanu, kaj du el la religia partio Shas. Silvan Shalom, membro de la Likuda Partio, servas kiel vicĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj, kaj alia likuda membro Moshe Ya'alon servas kiel defenda ministro.

Netanyahu diris antaŭ la parlamenta baloto pri konfido, ke la nova registaro klopodos disvolvi la ekonomion, redukti diferencon de riĉeco inter loĝantoj, kaj realigi pacan ekziston kun Palestino per diplomatia procezo surbaze de la protekto de israela sekureco.

Persono el la niĝeria armeo ĵaŭde diris, ke merkrede vespere estis bombatakita Maiduguri, ĉefurbo de la ŝtato Borno. La eksplodo mortigis 11 homojn.

Unu virino detonaciis kunportitan eksplodaĵon proksime al barako en Maiduguri, kaj la eksplodo mortigis 11 soldatojn kaj milicanojn. Poste la niĝeria sekurectrupo blokis la okazejon .

Persono el la niĝeria armeo, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke lastatempe la armeo intensigis la kontraŭbaton al la ekstremisma grupo Boko Haram, tamen teroristoj komencis mobilizi virinojn al atako, kaj ĉiuj militaj fortikaĵoj alfrontas la riskon de atako.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto