Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 20)

(GMT+08:00) 2015-05-20 17:19:47     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkrede, la 20a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉinio kaj Brazilo publikigis komunan deklaron; pli ol 450 internaciaj kleruloj urĝas la japanan registaron alfronti historion. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Braziljo la ĉina kaj brazila registaroj publikigis komunan deklaron.

La deklaro diris, ke de la 18a ĝis la 21a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang faras oficialan viziton al Brazilo invitite de brazila prezidentino Dilma Vana Rousseff. En la interparolo ili pozitive taksis evoluadon de la duflankaj rilatoj kaj atingis gravan konsenton pri pliprofundigo de la plenampleksa strategia partnereco surbaze de la principoj de reciproka respekto, reciproka profito kaj kungajno. Ili montris, ke la rilatoj ludis pozitivan rolon por konstrui pli justan kaj pli prosperan socion en la du landoj. Li Keqiang ankaŭ intervidiĝis kun prezidanto de brazila senato Renan Calheiros kaj prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Eduardo Cunha.

La deklaro diris, ke Li Keqiang kaj Rousseff ĉeestis la ferman ceremonion de la ĉina-brazila negoca pintkunveno. Ili unuanime opiniis, ke la disvolvado de la dudirekta komerco kaj investo havas gravan signifon por profundigi la ekonomian partnerecon. Ili plene konfirmis la elstaran rolon de la ĉina-brazila komitato de entreprenistoj kiel la ĉefa kanalo de dialogo inter la dulandaj registaroj kaj entreprenoj. Ili pozitive taksis la disvolvadon de la ekonomia kaj komerca kunlaboro en la lastaj jaroj kaj reasertis doni oportunon al la kunlaboro en kampoj de industrio, energio, infrastrukturo, minindustrio, agrikulturo, brutbredado kaj servo por akceli plu stabilan kreskon kaj diversan disvolvadon de la dudirekta komerco kaj investo.

Marde matene en Braziljo vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun brazila prezidentino Dilma Vana Rousseff. Li diris, ke la ĉina registaro volas subteni altnivelajn kontaktojn kun Brazilo, profundigi politikan interfidon, striktigi kulturajn interŝanĝojn kaj senĉese antaŭenpuŝi la ĉina-brazilan plenampleksan strategian partnerecon.

Rousseff diris, ke Brazilo volas kun Ĉinio firmigi la tradician amikecon, plivastigi kaj profundigi kunlaboron en kampoj de infrastrukturo, financo, komunikado, agrikulturo, energio kaj aerokosmo kaj fari la duflankan kunlaboron la modelo de kunlaboro inter emerĝantaj landoj.

Post la interparolo Li Keqiang kaj Rousseff komune intervidiĝis kun raportistoj.

Li Keqiang diris, ke ili unuanime konsentis fortigi kunlaboron de produktkapablo, ĉar la kunlaboro helpas rapidigi infrastrukturan konstruadon, redukti koston, stimuli dungadon kaj realigi reciprokan profiton kaj kungajnon, kaj Ĉinio volas kun Brazilo establi komunan fonduson por monsubteni kunlaborajn programojn.

Rousseff diris, ke la du landoj starigis strategian partnerecon sur la bazo de egaleco kaj konfido. Brazilo volas pliprofundigi kunlaboron en la kampoj de energio, resurso, metalurgio, fabrikado, aerokosmo kaj agrikulturo, plivastigi kunlaboron pri infrastrukturo kaj produktkapablo, grandigi dudirektan komercon kaj investon kaj fortigi financan kunlaboron.

Laŭ raporto de la japana novaĵ-agentejo Kyodo, ĝis mardo pli ol 450 famaj internaciaj kleruloj subskribis la leteron al japana ĉefministro Shinzo Abe, urĝante la japanan registaron alfronti la historion.

La 5an de majo, 187 eŭropaj kaj usonaj historiistoj, inkluzive de Ezra Feivel Vogel kaj Akira Iriye, profesoroj el la Universitato Harvard, publikigis komunan leteron, alvokante, ke la registaro de Abe alfrontu la perfortan varbadon de "seksosklavinoj" kaj aliajn historiajn faktojn dum la milito, kaj esprimante la subtenon al japanaj historiistoj, kiuj kuraĝe serĉesploras historiajn faktojn spite al la premado de la japana registaro. La letero estigis fortan eĥon de la internacia akademia rondo. Ĝis mardo pli ol 450 kleruloj subskribis la leteron.

La ĉina konstanta delegacio al UN marde diris, ke lastatempe ĝi transdonis al la sekretariejo de UN kaj landaj delegacioj la dokumenton de la nova starpunkto de Ĉinio pri la disvolva tagordo por la periodo post 2015.

La dokumento diris, ke en septembro UN okazigos pintkunvenon, kaj la ĉeestantoj pritaksos progreson de la jarmila disvolva celo kaj adoptos la disvolvan tagordon por la periodo post 2015 por gvidi la internacian kunlaboron de disvolvado en la venontaj 15 jaroj. La ĉina registaro donas grandan gravecon al la pintkunveno kaj esperas, ke la pintkunveno plene montros strategiajn antaŭvidojn de la gvidantoj kaj reflektos la unuecon kaj kunlaboron de ĉiuj partioj por solvado de malfaciloj en evoluigo. Ĉinio atendas, ke la pintkunveno akiros pozitivajn rezultojn: atingi komunajn konsentojn, akceli starigon de ampleksa kaj ekvilibra internacia disvolva kunlaboro kaj plibonigi tutmondan partnerecon de disvolvado, kaj antaŭenpuŝi nord-sudan kunlaboron kaj intensigi sud-sudan kunlaboron.

La Korea Popoldemokratia Respubliko nuligis sian plifruan aprobon de la ĵaŭda vizito de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon al la Industria Komplekso de Kaesong.

Ban diris merkrede en sia parolado al forumo en Seulo, ke matene en la Korea Popoldemokratia Respubliko subite informis lin pri nuligo de la aprobo per diplomatia kanalo. Li aldonis, ke tio estas tre bedaŭrinda.

La ĝenerala sekretario de UN atingis Sud-Koreion en lundo por ĉeesti la Mondan Edukan Forumon, kiu komenciĝis marde en la urbo Incheon en okcidenta parto de la lando.

Ban okazigis gazetaran konferencon marde en Incheon, anoncante, ke li vizitos la interkorean industrian zonon en Kaesong post la interkonsiliĝo kun Sud-Koreio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko.

Unu altrangulo el la Ŝtata Departemento de Usono marde diris, ke Usono kaj Kubo laŭgrade solvas demandojn enskribitajn en la liston de la renormaligo de la rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke li estas optimisma pri la baldaŭ okazonta kvara raŭndo de intertraktado inter Usono kaj Kubo.

La altrangulo, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris al mediatoj tiutage en telekonferenco, ke Usono kaj Kubo estas pli proksima al la celo de renormaligo de la duflankaj rilatoj ol iam ajn antaŭe. Li diris, ke la kuba flanko starigis negocajn rilatojn kun banko en Usono, kaj tio forigos unu el la ĉefaj obstakloj sur la vojo al restarigo de ĝia ambasadorejo en Usono, ĉar antaŭ tio bankoj en Usono ne volis liveri financajn servojn al Kubo pro la timo pri malobservo de la sankcioj kontraŭ Kubo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto