Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 22)

(GMT+08:00) 2015-05-22 17:03:24     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendrede, la 22a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉinio kaj Kolombio malfermos novan paĝon de la duflanka kunlaboro; ukraina parlamento abolis kvin interkonsentojn subskribitajn kun Rusio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Bogoto vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun kolombia prezidento Juan Manuel Santos. Li diris, ke Ĉinio volas preni la 35an datrevenon de la starigo de la ĉina-kolombiaj diplomatiaj rilatoj kiel la novan startpunkton por akceli politikan interfidon, plifortigi pragmatan kunlaboron, ekspansiigi interhomajn interŝanĝojn kaj striktigi kunordigon kaj kunagon en internaciaj kaj regionaj aferoj kun Kolombio.

Ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio kaj Kolombio estas forte interkompletigaj ekonomie, kaj la duflanka kunlaboro prezentas vastan perspektivon. Ĉinio volas grandigi la dudirektan investadon kaj antaŭenpuŝi industrian kupliĝon de la du landoj. Li proponis ekspansiigon de kunlaboro en produktkapablo kaj ekipaĵa fabrikado kaj bonvenigis la partoprenon de la evoluintaj landoj. Li akcentis, ke la ĉina registaro instigas siajn firmaojn partopreni en infrastruktura konstruado de Kolombio. Li aldonis, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la interhomaj interŝanĝoj de la du landoj kaj volas kun Kolombio bone organizi la 35-jaran jubileon de la diplomatiaj rilatoj.

En la nomo de la registaro kaj popolo de Kolombio Santos varme bonvenigis ĉinan ĉefministron, opiniante, ke lia vizito fariĝos nova mejloŝtono de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke la duflankaj rilatoj glate disvolviĝis, kaj la kunlaboro en politiko, ekonomio kaj kulturo estis senĉese cementita en la pasintaj 35 jaroj. Kolombio bonvenigas la ĉinan flankon partopeni en ĝia konstruado de ŝoseo, fervojo, aerodromo kaj haveno kaj disvolvi kunlaboron en produktkapablo, ekipaĵa fabrikado kaj agrikulturo.

Post la interprolo la du gvidantoj ĉeestis la subskribon de dokumentoj de kunlaboro en multaj kampoj. Krome, la du landoj publikigis komunan deklaron. Li Keqiang kaj Santos ankaŭ kune renkontiĝis kun raportistoj post interparolo.

Li Keqiang diris, ke li kaj prezidento Santos havis tre sinceran kaj fruktodonan interparolon. Li emfazis, ke Ĉinio subtenas la pacan procezon de Kolombio kaj volas partopreni en la rekonstruado de Kolombio. Li rimarkigis, ke Ĉinio havas riĉajn spertojn kaj avantaĝojn en infrastruktura konstruo kaj ekipaĵa fabrikado kaj volas establi fabrikojn de fero kaj ŝtalo, konstrumaterialoj kaj konstrumaŝinoj en Kolombio laŭ ĝia bezono por redukti la koston kaj akceli lokan dungadon.

Santos diris, ke Kolombio rigardas Ĉinion kiel gravan strategian partneron kaj bonvenigas Ĉinion partopreni en ĝia infrastruktura konstruado. Li aldonis, ke Li Keqiang vizitas Kolombion dum sia unua latin-amerika vojaĝo kaj ricevis riĉajn fruktojn, kio reflektas la sincerecon kaj amikecon inter la du landoj, kaj li kredas, ke la vizito altigos la interrilatojn al nova nivelo.

Merkrede Nord-Koreio diris, ke la rimedo de ĝia nuklea bato ekestis malgranda kaj diversa. Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam restas ĉe la opinio sennukleigi la korean duoninsulon, protekti pacon kaj stabilecon de la doninsulo kaj solvi la problemon per dialogo kaj intertraktado.

Hong diris, ke la nuna situacio de la duoninsulo estas komplika kaj sentema, kaj Ĉinio urĝas ĉiujn koncernajn partiojn sin deteni kaj esti trankvilaj, fari pli da aferoj, kiuj helpos malstreĉon de la situacion, kaj efektive klopodi por protekti la pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj frue rekomenci la sespartian intertraktadon.

La ukraina parlamento ĵaŭde abolis per voĉdono kvin interkonsentojn pri milita kunlaboro kun Rusio.

La abolitaj interkonsentoj estis subskribitaj en la periodo de 1995 ĝis 2000. Marte de la lasta jaro malboniĝis la rilatoj inter Ukrainio kaj Rusio pro la krizo de Krimeo. En la lasta aprilo eksplodis la armita konflikto inter la ribeluloj kaj la registaro en orienta Ukrainio. La ukraina registaro ĉima kritikis Rusion, ke ĝi ne nur liveris armilojn kaj ekipaĵojn al la ribeluloj, sed ankaŭ sendis trupojn al orienta Ukrainio por la batalo. Tamen la rusa flanko firme neis la akuzon.

Ĵaŭde irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano ne volas subskribi la finan interkonsenton pri la nuklea problemo je la kosto de militaj kaj sciencaj sekretoj rilataj al la nacia sekureco.

Laŭ la Gazetara Televido de Irano, Rouhani diris tiutage en la irana nordokcidenta urbo Tabriz, ke la irana registaro observos la aserton merkrede faritan de la plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei kaj ne subskribos la interkonsenton, kiu permesas la eksteron akiri iranajn sciencajn kaj militajn sekretojn.

Merkrede Khamenei diris, ke Irano absolute ne konsentas, ke okcidentaj landoj demandu iranajn sciencistojn pri progreso de la nuklea plano, nek permesas al nukleaj kontrolantoj kontroli militajn instalaĵojn. Li ankaŭ kondamnis la okcidentajn landojn pri iliaj ekscesaj postuloj kaj "devigaj vortoj" ĉe la tablo de la intertraktado, kaj postulis, ke la irana registaro kaj la delegacio por la nuklea intertraktado rezisti al ekscesaj postuloj kaj minaco de la okcidentaj landoj.

Proparolanto de la Defenda Departemento de Usono Steve Warren ĵaŭde diris, ke la usona armeo planas liveri al Irako 2 000 malpezajn kontraŭtankajn misilojn por helpi la irakan armeon en la batalo kontraŭ Islama Ŝtato.

Warren diris al raportisto, ke dimanĉe la militantoj de Islama Ŝtato uzis suicidajn aŭtobombojn, kiam ili ekokupis Ramadi, ĉefurbon de la provinco al-Anbar. Li aldonis, ke tiuj malpezaj armiloj helpos la irakan armeon sin defendi kontraŭ similaj atakoj.

Funkciulo el la Ŝtata Departemento de Usono merkrede telefonis al mediato, ke la militantoj de Islama Ŝtato sendis 30 aŭtojn kiel suicidajn aŭtobombojn, kiam ili ekokupis Ramadi, kaj ĉirkaŭ dek el ili estis komionoj plene ŝarĝitaj per eksplodaĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto