Vizitu Forumon

Ĉina ĉefminitro Li Keqiang komencis oficialan viziton al Ĉilio

(GMT+08:00) 2015-05-25 15:54:32     Redaktoro:Ma

Dimanĉe posttagmeze ĉina ĉefminitro Li Keqiang atingis Santiagon por oficiala vizito al Ĉilio, invitite de ĉilia prezidento Michelle Bachelet. Lin akompanis lia edzino Cheng Hong.

Ĉilia minitro pri eksterlandaj aferoj Heraldo Muñoz kaj aliaj altrangaj funkciuloj de la registaro bonvenigis la delegacion en la flughaveno.

Li Keqiang diris, ke Ĉilio estas la unua lando de Sud-Ameriko, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj ankaŭ la unua inter latinamerikaj landoj kiuj subskribis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio, kaj estas en la antaŭa vico de la regionaj landoj en disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio. Lia vizito celas fortigi tradician amikecon, pliprofundigi politikan interfidon kaj amplekse altigi la nivelon de kunlaboro inter la du landoj en liberkomerca zono, financo, industria produktkapablo, ekipaĵa fabrikado, infrastruktura kontruado kaj aliaj kampoj, transformi potencialon de la reciprokprofita kunlaboro la movforto de akcelo de komuna disvolvo kaj puŝi la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Ĉilio al pli alta celo.

Dum la vizito, Li interparolos kun prezidento Michelle Bachelet, kaj ili kune intervidiĝos kun raportistoj kaj ĉeestos la ekonomian kaj komercan simpozion de la 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la 7a kunvenon de la Ĉina-Ĉilia Entrepnista Komisiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto