Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Majo 25)

(GMT+08:00) 2015-05-25 17:38:44     Redaktoro:Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping gratulas al la Unua Jarkunveno de Neregistara Forumo de Konferenco pri Interreago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio; ĉina ĉefminitro Li Keqiang atingis Ĉilion por oficiala vizito. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en Pekino inaŭguriĝis la Unua Jarkunveno de Neregistara Forumo de Konferenco pri Interreago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kunveno. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj de li mem, li esprimis varman gratulon al la kunveno kaj varman bonvenon al la gastoj de la kunveno.

Xi Jinping diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 23 jaroj post sia fondiĝo, Konferenco pri Interreago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio faris senlacan klopodon por starigi kaj efektivigi konfid-konstruajn rimedojn, akceli dialogon inter malsamaj civilizacioj kaj akceli komunan disvolvadon kaj atingis pozitivan progreson, kaj ĝi jam fariĝis grava mekanismo de la aziaj landoj por esploro de sekura regado.

Li akcentis, ke popolaj fortoj ne devas esti subtaksitaj en la esploro de la vojo de regiona sekureco, nek en akcelo de reciproka respekto, interfido kaj harmonia kunekzisto inter malsamaj civilizacioj, regionoj, etnaj grupoj kaj inter malsamaj religioj de Azio.

Dimanĉe posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Santiagon por oficiala vizito al Ĉilio, invitite de ĉilia prezidento Michelle Bachelet. Lin akompanis lia edzino Cheng Hong.

Ĉilia ministro pri eksterlandaj aferoj Heraldo Muñoz kaj aliaj altrangaj funkciuloj de la registaro bonvenigis la delegacion en la flughaveno.

Li Keqiang diris, ke Ĉilio estas la unua lando de Sud-Ameriko, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj ankaŭ la unua inter latinamerikaj landoj kiuj subskribis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio, kaj estas en la antaŭa vico de la regionaj landoj en disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio. Lia vizito celas fortigi tradician amikecon, pliprofundigi politikan interfidon kaj amplekse altigi la nivelon de kunlaboro inter la du landoj en liberkomerca zono, financo, industria produktkapablo, ekipaĵa fabrikado, infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj, transformi potencialon de la reciprokprofita kunlaboro la movforto de akcelo de komuna disvolvo kaj puŝi la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Ĉilio al pli alta celo.

Dum la vizito, Li interparolos kun prezidento Michelle Bachelet, kaj ili kune intervidiĝos kun raportistoj kaj ĉeestos la ekonomian kaj komercan simpozion de la 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la 7an kunvenon de la Ĉina-Ĉilia Entreprenista Komisiono.

La vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Peruo kaj Ĉilio vekis grandan atenton de latinamerikaj mediatoj. La kuba Latinamerika Novaĵ-Agentejo dimanĉe raportis, ke perua ministro pri eksterlandaj aferoj Ana Maria Sanchez konsentis la ekonomian proponon de Li Keiqang. Ŝi opiniis, ke la renkontiĝo inter ili estas rekta atesto de plifortigo de la duflankaj rilatoj. Krome ŝi prezentis planon pri kunlaboro en nova periodo kaj sendis peruajn delegitojn prezenti al la ĉina flanko programojn de kunlaboro.

La ĉilia ĵurnalo La Tercera dimanĉe aperigis artikolon, dirante, ke la vizito de ĉina ĉefministro al Ĉilio post Brazilo, Kolombio kaj Peruo pruvis, ke la azia giganto plifortigas sian influon en Latin-Ameriko. La artikolo resumis atingojn de lia plifrua tri-landa vojaĝo. Ĝi diris, ke Ĉilio estas la tria komerca partnero de Ĉinio kaj ĝia plej granda liveranto de kupra minaĵo en Latin-Ameriko. Ĉilia ambasadoro al Ĉinio Jorge Heine diris, ke dum la vizito de ĉina ĉefministro la du landoj subskribos kelkajn gravajn interkonsentojn.

Dimanĉe en Pekino, estro de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio Li Jinzao intervidiĝis kun Nikai Toshihiro, prezidanto de Ĝenerala Konsilio de Liberal-Demokratia Partio de Japanio. Li diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj, kaj en 2014 la nombro de turistoj inter la du landoj superis kvin milionojn. Ĉinio volontas vidi, ke Japanio alprenos altiran politikon pri investado, glatigos la investan kanalon kaj liveros al ĉinaj entreprenoj informojn pri hoteloj, vidindaj lokoj kaj turismaj agentejoj, taŭgaj por investado.

Laŭ informoj el la 5a Monda Hidroelektra Kongreso lastatempe en Pekino, en 2014, la instalita kapacito de hidroelektraj centraloj de Ĉinio superis 300 milionojn da kilovattoj. Ĉinio okupis la unuan lokon de la mondo per posedo de ĉirkaŭ kvarono de la tutmonda instalita kapacito.

Laŭ plano de Ĉinio pri disvolvado de renovigebla energio, la instalita kapacito de hidroelektraj centraloj atingos 420 milionojn da kilovattoj. Laŭ la raporto pri tutmonda disvolvado de renovigebla energio en 2014, duono de la 10 plej grandaj hidroelektraj centraloj en la mondo estas sub la administrado de la ĉina Grupo de Tri Gorĝoj.

Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de libana Hezbollah, dimanĉe alvokis, ke ĉiuj landoj de la regiono kune batu Islaman Ŝtaton kaj aliajn ekstremismajn grupojn.

Tiuvespere en la urbo Nabatiyeh, suda Libano, okazis kunveno por memorfesti la 15an datrevenon de la Tago de Rezisto kaj Liberigo. Nasrallah diris, ke nun la araba regiono alfrontas senprecedencan krizon kiu minacas ekziston de la loka popolo. La batalo kontraŭ Islama Ŝtato estas por la ekzisto kaj bezonas doni grandan oferon. Li alvokis, ke ĉiuj landoj portu sian devon kaj kune traktu la minacon el Islama Ŝtato.

La 25an de majo de 2000, la israela armeo sin retiris el plejparto de suda Libano. Libano difinis tiun tagon kiel la Tagon de Rezisto kaj Liberigo kaj festas ĝin ĉiujare.

Dimanĉe nokte finiĝis la dua baloto de la prezidenta elektado de Pollando. Laŭ rezulto de elireja opinisondo, Andrzej Duda el la Partio de Leĝo kaj Justo, la plej granda opozicia partio de Pollando, gajnis 53% da voĉoj, je 6 procentpunktoj pli multe ol la nuna prezidento Bronisław Komorowski, kiu serĉis reelektiĝon. Duda fariĝis nova prezidento de Pollando. Li ĵuros enoficiĝon en la 6a de aŭgusto, se la Nacia Elekt-Komitato juĝos la elektadon valida.

La baloto komenciĝis matene je la 7a horo kaj finiĝis je 30 minutoj post la 22a horo. Pli ol 30 milionoj da registritaj elektantoj balotis. Post la baloto Komorowski diris, ke li agnoskas kaj respektas la rezulton de la baloto kaj esprimas gratulon al la gajninto Duda. La Nacia Elekt-Komitato diris, ke oficiala rezulto de la baloto estos publikigita espereble en la lunda vespero aŭ en mardo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto