Vizitu Forumon

Ĉinio gratulas al Andrzej Duda pro lia elektiĝo kiel pola prezidento

(GMT+08:00) 2015-05-26 20:15:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio gratulas al Andrzej Duda pro lia elektiĝo kiel nova prezidento de Pollando.

La Nacia Elekt-Komitato de Pollando lunde publikigis la rezulton de la dua baloto de la prezidenta elektado. Andrzej Duda el la Partio de Leĝo kaj Justo, la plej granda opozicia partio de Pollando, estis elektita kiel nova prezidento, venkinte la nunan prezidenton Bronisław Komorowski.

Hua diris, ke Ĉinio rimarkis, ke Pollando glate okazigis la prezidentan elektadon, kaj ĝi esprimas gratulon al Duda pro lia elektiĝo. Ŝi aldonis, ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Pollando, kaj la rilatoj inter la du landoj estas en la periodo de plej bona disvolvado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto