Vizitu Forumon

Li Keqiang interparolis kun ĉilia prezidento Michelle Bachelet

(GMT+08:00) 2015-05-26 14:20:00     Redaktoro:Ma

Lunde matene en Santiago, alvizitanta ĉina ĉefminitro Li Keqiang interparolis kun ĉilia prezidento Michelle Bachelet.

En la interparolo, Li prezentis ses-punktan proponon pri plialtigo de praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Ĉilio. Li diris, ke unue, la du landoj devas sufiĉe liberigi liberkomercajn avantaĝojn, praktiki la komunan agadplanon de la du registaroj kaj akceli altgradigon de liberkomerca interkonsento; due, la du landoj devas profundigi financan kunlaboron kaj liveri financajn servojn kaj subtenojn al la duflanka kunlaboro pri industria produktkapablo; trie, la du landoj devas fortigi investadon kaj kunlaboron de avantaĝaj industrioj, rapidigi konstruadon de ekzempla farmobieno kaj aktive disvolvi kunlaboron en agrikultura sciencteniko kaj nutraĵa prilaboro; kvare, la du landoj devas fortigi kunlaboron de infrastruktura konstruado; kvine, la du landoj devas plifortigi kunordigon kaj kunagon en internaciaj kaj regionaj aferoj; kaj sese, surbaze de "Kultura Semajno" kaj "Kultura Jaro" okazigotaj en la du flankoj, Ĉinio kaj Ĉilio devas striktigi interhomajn interŝanĝojn kaj firmigi la bazon de la amikeco inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto