Vizitu Forumon

Ĉina registaro publikigis blankan libron Ĉina Milita Strategio

(GMT+08:00) 2015-05-26 13:31:46     Redaktoro:Ma

Marde la ĉina registaro publikigis la blankan libron Ĉina Milita Strategio, akcentante efektivigon de aktiva defensiva militstrategio en nova situacio, akcelon de nacidefenda kaj armea modernigo kaj firman protekton de suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj.

Tio estas la 9a blanka libro pri nacia defendo, publikigita de la ĉina registaro de post 1998 kaj ankaŭ la unua speciale pri ĉina milita strategio.

La blanka libro konsistas el ses partoj de ŝtata sekureca situacio, armea misio kaj strategia tasko, strategia politiko de aktiva defensivo, konstruo kaj disvolvo de milita forto, preparo de milita batalo kaj kunlaboro de milita sekureco.

La blanka libro montras, ke la internacia situacio profunde ŝanĝiĝis, okazas historiaj ŝanĝiĝoj en rivalado de internaciaj fortoj, sistema strukturo de tutmonda regado, azi-pacifika geostrategia situacio kaj internacia ekonomia situacio, scienctekniko, milita konkurado. La evoluo de Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la periodo de grava strategia ŝanco, kaj la ekstera medio estas ĝenerale favora al Ĉinio. Samtempe Ĉinio frontas al multflanka kaj komplika sekureca minaco, plimultiĝas la eksteraj malhelpoj kaj defioj, komplikiĝas la problemoj de sekureco de la ekzisto kaj disvolvado, tradiciaj kaj netradiciaj sekurecaj minacoj, pli pezas la taskoj por protekto de ŝtata unueco, teritoria integreco kaj disvolvaj interesoj, kaj elstaras problemoj de sekureco de transmaraj resursoj, strategiaj kanaloj, transmaraj institucioj, personoj kaj kapitaloj de Ĉinio.

La blanka libro akcentas, ke en la nova historia periodo, la ĉina armeo prenas arme-fortigan celon de la Komunista Partio de Ĉinio kiel ĝeneralan principon, senŝanceliĝe persistas en la absoluta gvidado de la partio, ĉiam prenas la batalkapablon kiel la unikan kaj bazan kriterion, forte disvastigas eminentan tradicion kaj bonajn stilojn, kaj faras sin popola armeo kun bela stilo, kiu ĉiam obeas la partion, kapablas gajni la batalon kaj servas al la popolo.

Pri internacia kunlaboro de milita sekureco, la blanka libro diras, ke la ĉina armeo persistas en la koncepto de komuna sekureco, sinteza sekureco, sekureca kunlaboro kaj daŭrigebla sekureco, kaj disvolvas militajn rilatojn nealiancajn, neantagonismajn kaj nedirektitajn al la tria flanko, antaŭenpuŝas establon de justa kaj efika kolektiva sekureca sistemo kaj milita interfida sistemo, aktive disvastigas spacon de kunlaboro pri milita sekureco kaj kreas sekuran medion utilan al paca disvolvo de la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto